Kukinsuloj

La Kukinsuloj (ankaŭ nomata Kuk-Insularo aŭ Insularo Cook) estas insula lando kaj dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio per libera asocio, konsistanta el dek kvin insuloj. La tuta landareo estas 240 km2, sed la Ekskluziva ekonomia zono de Kukinsuloj ampleksas 1 200 000 km2 de oceano. La nomo devenas de la fama angla ekspediciisto James Cook.
| Kukinsuloj | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| maorie Kūki 'Āirani, angle Cook Islands | |||||
Strando de insulo Rarotonga | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
| Oficiala nomo: Cook Islands | |||||
| Himno: Te Atua Mou E | |||||
| Oceano | Pacifiko | ||||
| Membreco | AKP-ŝtatoj | ||||
| Parto de | Oceanio Polinezio | ||||
| Najbaras kun | Kiribato nordoriente 400 km, Franca Polinezio oriente, Samoo okcidente 500 km | ||||
| Insuloj | 14 - Aitutaki suda grupo - Atiu suda grupo - Mangaia suda grupo - Manuae suda grupo - Mauke suda grupo - Mitiaro suda grupo - Palmerston suda grupo - Takutea suda grupo - Manihiki norda grupo - Nassau norda grupo - Penrhyn (Tongareva) norda grupo - Pukapuka norda grupo - Rakahanga norda grupo - Suwarrow norda grupo |
||||
| Situo | Avaruo | ||||
| Ĉefurbo | Avaruo | ||||
| - koordinatoj | 21° S, 160° U (mapo)-21.233333333333-159.78333333333 [+] | ||||
| Plej alta punkto | Te Manga [+] | ||||
| Akvokolektejo | 240 km² (24 000 ha) [+] | ||||
| Areo | 240 km² (24 000 ha) | ||||
| Loĝantaro | 14 222 (2023) | ||||
| Denseco | 59,26 loĝ./km² | ||||
| Geologia konsisto | atoloj | ||||
| Eŭropa kontakto | 1595 Álvaro de Mendaña de Neira | ||||
| Reprezentanto | Siro Frederick Goodwin | ||||
| Horzono | UTC (UTC-10) | ||||
| Telefona antaŭkodo | +682 | ||||
| ISO 3166-1 | 184 / COK / CK | ||||
| ISO 3166 | CK | ||||
| Interreta domajno | .ck | ||||
| Loĝantoj | Maorioj | ||||
| Monunuo | Novzelanda dolaro kukinsula dolaro |
||||
| Lingvoj | angla kukinsulara maoria lingvo |
||||
|
|||||
|
|||||
![]() |
|||||
| Kukinsuloj | |||||
| Retpaĝaro: www.cook-islands.gov.ck | |||||


Laŭ la stato de 2023 sur la insuloj vivis 14 222 loĝantoj sur areo de 240 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².
La plej grava industrio de Kukinsuloj estas la turismo, aliaj gravaj ekonomiaj sektoroj estas eksterlanda bankado (impostparadizo), perloj kaj eksporto de fruktoj kaj maraj varoj.
Nov-Zelando havas aŭtoritaton por la defendo kaj ekstera politiko de Kuninsuloj, la Kukinsuloj tamen realigas pli sendependan eksteran politikon lastatempe.
Ekstera politiko
redaktiLa Kukinsuloj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Geografio
redaktiLa 15 insuloj kaj du rifoj estas grupigitaj jene:
- Sudaj Kukinsuloj:
- Nga-pu-Toru ("Tri radikoj", la grupnomo por la plej orientaj insuloj de la suda grupo):
- Ceteraj insuloj de la sudo:
- Aitutaki (Araura Enua)
- Mangaia (Auau Enua)
- Rarotonga (Tumutevarovaro) kun la ĉefurbo, Avaruo.
- Palmerston Insulo (Pamati) kelkfoje grupigita en la norda grupo.
- Manuae
- Winslow Reef (subakviĝinta)
- Nordaj Kukinsuloj:







