Araba struto
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Struthio camelus syriacus Rothschild, LW, 1919 | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La araba struto[1] (latine Struthio camelus syriacus) estas formortinta subspecio de struto, kiu vivis en Mezoriento, origine en la duoninsulo Arabio, sed poste, pro dezertiĝo, nur ĉe la limo de Saŭdarabio, Jordanio, Irako kaj Sirio. Tiu birdo estis deklarita formortinta de 1966.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Struthioniformes - strutoformaj
- Struthionidae - strutedoj
- Struthio Linnaeus, C, 1758 - struto
- Struthio camelus Linnaeus, C, 1758 - ordinara struto
- †Struthio camelus syriacus Rothschild, LW, 1919 - araba struto
- Struthio camelus Linnaeus, C, 1758 - ordinara struto
- Struthio Linnaeus, C, 1758 - struto
- Struthionidae - strutedoj
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La araba struto estis iomete pli granda ol la nomiga subspecio (S. c. camelus), la ino pli senkolora.
Tiu struto estis tre konata de la popoloj de la regiono ekde la antikveco kaj estis priskribata detale en verkoj de arabaj naturalistoj de la Mezepoko, krom menciataj aŭ reprezentataj en restaĵoj de Mezopotamio, Asirio kaj Palestino (judoj). La araba struto estis ĉasata ĉefe de nobeluloj pro sia viando, haŭto kaj specife pro ties plumoj kiuj estis komercataj ĉe Ĉinio. Tiu birdo estis menciata en la tiamaj referencoj kiel kamelbirdo.
Ekde la 20-a jarcento, la araba struto iĝis konsiderata kiel tre rara. En la 1920-aj jaroj la bestoĝardeno de Londono klopodis la lastaj rehavi la subspecion per aĉeto de ovoj al kontraŭleĝa ĉasisto. Tiuj ovoj estis senditaj al Londono kie oni klopodis artefaritan kovadon malsukcese. Ties malaperon estis akcelata de la media detruado de la regiono, perdo de medio kaj enmeto de pafarmoj en la regiono ĉirkaŭ la Unua Mondmilito, kiuj kaŭzis troan ĉasadon, ĉefe se uzataj ekde aŭtoj. Dum la 20-aj jaroj jam estis tre rara birdo, en la 1940-aj jaroj oni vidis la lastajn ekzemplerojn vivajn (fakte oleolaboristoj ĉasis kaj manĝis ilin) kaj en la 1960-aj jaroj oni trovis dronitan ekzempleron. Poste jam ne plu.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 6-an de jan. 2026.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||


