Reaedoj
Granda reao (R. americana) en bestoĝardeno en Skotlando | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Arealo de reaedoj | ||||||||||
Genroj | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La reaedoj[1] (latine Rheidae) estas la nura familio de la ordo de reaoformaj[1]. Tiu familio de neflugaj birdoj enhavas nur unu genron kaj du vivantajn speciojn, indiĝenajn de Sudameriko. En Esperanto, tiu genro (Rhea) estas nomata reaoj[2],[1] aŭ nanduoj[3],[1].
La genronomo estis konstruita en 1752 de Paul Möhring baze sur la greka titano Rea, kies nomo derivas el la greka Rhea (῾Ρέα) el έρα "grundo". Tio taŭgas, ĉar la reao ja estas nefluga surgrunda birdo. Depende el la sudamerika regiono, la reao estas konata surloke kiel ñandú guazu (gvaranie, signifanta granda araneo, plej probable rilate al ĝia kutimo malfermi kaj mallevi alterne flugilojn kiam ili kuras), ema (portugale), suri (keĉue), aŭ choique [ĉOike] (mapuĉe).
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj de la tuta familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Rheiformes - reaoformaj
- Rheidae - reaedoj
- Rhea Brisson, MJ, 1760 - reao
- Rhea pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 - eta reao
- Rhea pennata garleppi (Chubb, C, 1913) - punaa eta reao
- Rhea pennata tarapacensis (Chubb, C, 1913) - tarapakia eta reao
- Rhea pennata pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834
- Rhea americana (Linnaeus, C, 1758) - granda reao
- Rhea americana americana (Linnaeus, C, 1758)
- Rhea americana intermedia Rothschild, LW; Chubb, C, 1914
- Rhea americana nobilis Brodkorb, P, 1939
- Rhea americana araneipes Brodkorb, P, 1938
- Rhea americana albescens Lynch Arribálzaga, E; Holmberg, EL, 1878
- Rhea pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 - eta reao
- Rhea Brisson, MJ, 1760 - reao
- Rheidae - reaedoj
Pli detale, la agnoskitaj vivantaj specioj estas la jenaj[5]:
- Rhea pennata, la eta reao, kun 3 subspecioj, antaŭe en la genro (Pterocnemia).
- Rhea pennata garleppi, la punaa eta reao, troviĝas en la punao de sudorienta Peruo, sudokcidenta Bolivio, kaj nordokcidenta Argentino.
- Rhea pennata tarapacensis, la tarapakia eta reao, troviĝas en la punao de norda Ĉilio el la regiono de Arikio kaj Parinakotio al Antofagasta, tra la eponima regiono Tarapakio.
- Rhea pennata pennata, la tipa subspecio, troviĝas en la stepoj de Patagonio de Argentino kaj Ĉilio.
- Rhea americana, la granda reao, kun 5 subspecioj.
- Rhea americana americana, la tipa granda reao, troviĝas en kampoj de norda kaj orienta Brazilo.
- Rhea americana intermedia, la meza granda reao, en Urugvajo kaj plej sudorienta Brazilo (subŝtato Rio Grande do Sul).
- Rhea americana nobilis, la nobla granda reao, en orienta Paragvajo, oriente de la Rivero Paragvajo.
- Rhea americana araneipes, la araneokrura granda reao, en ĉako de Paragvajo kaj Bolivio kaj subŝtato Mato Grosso de Brazilo.
- Rhea americana albescens, la blanka granda reao, en ebenaĵoj de Argentino sude de Provinco Rio Negro.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Reaoj estas altaj, kaj havas longajn kaj fortikajn krurojn, kiuj finiĝas per tri fingroj kaj taŭgas por kurado, longan kolon (simile al strutoj), malgrandan kapon kaj fortan bekon larĝegan ĉebaze. Ili estas nigraj ĉe kolo kaj brusto kaj grizaj ĝenerale.
Reaoj estas grandaj, neflugaj birdoj kun brunecgriza plumaro. Grandaj maskloj de R. americana povas atingi ĝis 170 cm de alto ĉe kapo, 100 cm ĉe dorso[6] kaj povas pezi ĝis 40 kg,[7] La Malgranda reao estas iome pli malgranda ĉar ili estas nur 90 cm alta ĉe dorso.[6] Ties flugiloj estas grandaj por nefluga birdo (250 cm)[6] kaj etendiĝas dum kurado por funkcii kiel veloj.[8] Malkiel plej birdoj, reaoj havas nur tri fingrojn. Ties tarso havas 18 al 22 horizontalajn platojn antaŭe. Ili stokas urinon separate en etendo de la kloako.[6]
Distribuado kaj vivejo
[redakti | redakti fonton]Reaoj aŭ nanduoj estas neotropisaj birdoj, kiuj loĝas nur en Sudameriko, kaj fakte limigite ene de la kontinento al Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo, kaj Urugvajo. Ili estas herbejaj birdoj kaj ambaŭ specioj preferas malferman terenon. La granda reao loĝas en malfermaj herbejoj, pampoj, kaj en arbaroj ĉakoaj. Ili preferas reproduktiĝi ĉe akvo kaj preferas ankaŭ malaltajn terojn, rare super 1500 m super marnivelo. Aliflanke, la Malgranda reao uzas plej arbustarojn, herbejojn, eĉ dezertan salecan punaon ĝis 4,500 m super marnivelo[6],[9],[10].
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Individue kaj reaare
[redakti | redakti fonton]Reaoj tendencas esti silentemaj birdoj kun la escepto kiam ili estas idoj aŭ kiam masklo serĉas partnerinon. Dum la reprodukta sezono, la masklo klopodas allogi inojn per alvokado. Tiu alvoko estas laŭta zumado. Dume li levas la antaŭon de sia korpo, gonflas sian plumaron, dum tenas sian kolon rekte. Ili poste etendas kaj levas siajn flugilojn, kaj kuras mallongajn distancojn, alternante siajn flugilojn. Li poste unumarkas inon kaj piediras ĉe aŭ antaŭ ŝi havante mallevitan kapon kaj etendajn flugilojn. Se la ino atentas lin, li skuos sian kolon tien kaj reen kvazaŭ kiel bildo de ok. Fine, la ino sin proponas kaj komencas kopulacio.[6]
For de la reprodukta sezono ili povas formi arojn de inter 20 kaj 25 birdoj,[11] kvankam la Malgranda reao formas arojn pli malgrandajn ol tio. Kaze de danĝero ili forkuras farante zigzagon, uzante unue unu flugilon kaj poste la alian, simile al rudro. Dum la reprodukta sezono la aro disiĝas.[6]
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas preskaŭ ĉion: foliojn el plantoj (ne nur herbon), semojn, grajnojn, radikojn, insektojn kaj ĉiajn bestetojn. Fakte reaoj ĉefe estas vegetaranaj kaj preferas larĝfoliajn plantojn sed manĝas ankaŭ fruktojn, semojn kaj radikojn, same kiel insektojn kiaj saltuloj kaj malgrandajn reptiliojn kaj rodulojn.[6] Junaj reaoj ĝenerale manĝas nur insektojn dum la unuaj tagoj. For de la reprodukta sezono ili ariĝas kaj manĝas kun cervoj kaj gregoj.[11]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Nanduoj estas poligamaj. La maskloj pariĝas kun 2 ĝis 12 inoj kaj konstruas la neston, kie la inoj ovodemetos laŭvice. La nesto konsistas el simpla skrapaĵo engrunda, kovrita per herbo kaj folioj.[8] La femaloj demetas la ovojn (inter 10 kaj 60 entute), kiujn kovos la masklo. La masklo uzas tromposistemon kaj lasas kelkajn ovojn for de la nesto atingeblaj de predantoj, por ke tiuj ne klopodu veni ene de la nesto. Krome putriĝintaj ovoj allogas muŝojn, kiujn manĝas kaj la vir-reao kaj la reaidoj. La hegemonia masklo povas uzi alian subulan masklon por kovado, dum li trovas alian haremon por komenci duan neston.[6] La inoj siaflanke povas moviĝi kaj pariĝi kun aliaj partneroj.
La eloviĝo okazas 36 horojn unu post alia. Poste ankaŭ la virnanduo prizorgos la idojn sufiĉe teritorieme: dum reproduktado li atakas kaj homojn kaj nanduinojn. La junuloj atingas plenkreskulan grandon post ĉirkaŭ ses monatoj sed ne reproduktiĝas ĝis ili estas dujaraĝaj.[8]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]
Kaj la eta reao kaj la granda reao malpliiĝas kaj laŭ nombroj kaj laŭ habitato. Ambaŭ estas konsiderataj preskaŭ minacataj fare de IUCN dum la lastaj 15 jaroj. La IUCN asertas ankaŭ ke ambaŭ alproksimiĝas al statuso de Vundebla specio[9],[10],[12],[13].
Homa interagado
[redakti | redakti fonton]Reaoj estas uzataj diversmaniere en Sudameriko. Oni uzas ties plumojn por plumviŝiloj, ties haŭton por manteloj aŭ ledo, kaj ties viando estas baza manĝo por multaj homoj.[6] La gaŭĉoj tradicie ĉasas reaojn elĉevale, lanĉante ĵetbulojn, nome kaptilo kiu konsistas el tri buloj kunigitaj per ŝnuro, al ties kruroj kiuj senmovigas la birdon.[11] La reao aperas ĉe la monero de unu centavo stampita en 1987.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 5 Ornitologia taksonomio.
- ↑ reao en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ nanduo en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 11-an de jan. 2026.
- ↑ Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 9780801445019.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Davies, S. J. J. F. (2003). "Rheas". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 69–71. ISBN 0787657840.
- ↑ Martin, W. C. L.. (1835) An introduction to study of birds. Londono: Chiswick, p. 400.
- 1 2 3 Davies, S. j. j. f.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. [htt://archive.org/details/encyclodiaofan0000jose/e/47 47]–48. ISBN 1853911860.
- 1 2 BirdLife International (2012) Greater Rhea Rhea americana. Data Zone. Alirita 15a Junio 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-08-22 .
- 1 2 BirdLife International (2012) Lesser Rhea Rhea pennata. Data Zone. Alirita 15a Junio 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-08-22 .
- 1 2 3 Coomber, Richard. (1991) “Rheiformes: Rheas”, Gill Waugh: Birds of the World. Godalming, Surrey: Colour Library Books Ltd., p. 8–9. ISBN 0862838061.
- ↑ Symes, A. & Butchart, S. (2008). Rhea americana. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16a Junio 2012.
- ↑ Symes, A. & Butchart, S. (2008). Rhea pennata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16 Jun 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Reaaj filmetoj ĉe Internet Bird Collection
| ||||||||||||||||||



