Saltu al enhavo

Istiqlal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Istiqlal
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1943 vd
Landoj Maroko vd
Sidejo Rabato
Ideologio

naciismo • monarĥismo • konservativismo • socia konservativismo

Fondintoj Ahmed Balafrej • Allal al-Fassi • Mohamed Hassan Ouazzani vd
Estro Nizar Baraka (ekde 2017)
Retejo Oficiala retejo
v • d • r
Sidejo de la Partio Istiqlal en la distrikto de Al-Fida Derb-Sultan, Kazablanko.

La Partio Istiqlal (arabe حزب الإستقلال, Hizb al-Istiqlal, Partio de la Sendependeco) estas maroka politika partio.

Temas pri historia partio de la moderna Maroko, fondita en 1937 fare de Allal al-Fasi kaj de ideologio naciista. Ĝi restis fidela al sultano Mohamedo la 5-a kiam li estis elportita al Francio en 1953.

Post la sendependo de Maroko (1955), la partio malplifortiĝis kiam la maldekstra branĉo de Mehdi Ben Barka, separiĝis el Istiqlal por formi novan partion nome Nacia Unio de Popolaj Fortoj (1959). Dum la reĝado de Hasano la 2-a, alternis periodoj de kunlaboro kun la monarkio kun la kontraŭstaroj, kvankam ĉiam apogis la monarkion por aferoj rilate al "Granda Maroko", kiel alpreno de la Okcidenta Saharo aŭ Ceŭto, Melilo kaj resto de hispanaj teritorioj de la nordo de Afriko.