Saltu al enhavo

Brakipteraciedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brakipteraciedoj
Atelornis crossleyi 
en Nacia Parko Ranomafana, Madagaskaro
Atelornis crossleyi
en Nacia Parko Ranomafana, Madagaskaro
Biologia klasado
Regno: Bestoj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Mammalia
Ordo: Koracioformaj, Coraciiformes
Familio: Brakipteraciedoj, Brachypteraciidae
Bonaparte, 1854
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La brakipteraciedoj aŭ grundokoracioj (science: Brachypteraciidae) estas malgranda familio de nemigrantaj preskaŭ-paserinaj birdoj de Madagaskaro. La familio estas parenco de la alcededoj, meropedoj kaj koraciedoj ene de la ordo de Koracioformaj birdoj. Ili ĉefe similas al la lasta grupo, kaj fojfoje oni konsideras ilin kiel subfamilio de la veraj koraciedoj. Tiu ĉi familio havas ses speciojn en kvar genroj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Brakipteraciedoj havas grandecon kiel korvo kaj formon samkiel la veraj koraciedoj. Ilia longeco gamas inter 25 kaj 49 centimetroj.[1] Ili ĉasas reptilojn kaj grandajn insektojn. Ili estas pli surteremaj ol koraciedaj specioj, kaj iliaj pli longaj kruroj kaj malpli kurtaj, rondoformaj flugiloj sugestas tion.

Ili ne havas la tre kolorplenan ŝajnon de la veraj koraciedoj, kaj havas pli malbrilan aspekton, kun stria aŭ makuleca plumaro. Ili estas pli tímidaj ol ilia parencaro, kaj kutime oni malfacile perceptas ilin en la madagaskaraj arbaroj.[1] Ofte oni perceptas ilin per ilia seksarda krio.

Tiuj ĉi birdoj nestas kiel solaj paroj en fosaĵoj en la grundo, kiujn ili elfosas. Tiu ĉi malsimilas tion, ke la veraj koraciedoj faras: la veraj koraciedoj malofte nestas en la grundo kaj ne elfosas iliajn nestojn.[1]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Analizoj de mitokondria DNA konfirmis la sistematikon de tiu ĉi grupo sed la analizoj indikis, ke la kunigo de la genro Geobiastes al genro Brachypteracias, kiu oni normale kunigas depost la 1960-aj jaroj, devu esti malfarita ĝis pli ampleksa ekzameno (ekz. laŭ fosilia pruvo) estos ebla.[2] Ankaŭ, dumiljaraj fosiliaj restaĵoj de brakipteraciedoj estas ekzistanta el la Holoceno de Ampoza.[3] Eocenaj restaĵoj de Eŭropo, kiuj oni unuavide klasis kiel tiu ĉi familio, oni pli malfrue klasis kiel aparta.[4] Do, ne estas pruvo, ke la brakipteraciedoj iam ekzistis ekster Madagaskaro.[5]

Estas ses specioj da brakipteraciedoj en kvar genroj de la familio Brachypteraciidae:

BildoGenroSpecioj
Brakipteracio, grundokoracio Brachypteracias Lafresnaye, 1834
Geobiastes Sharpe, 1871
Uratelornis Rothschild, 1895
Atelornis Pucheran, 1846

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Kemp, A. (1991) Forshaw, J.: Encyclopaedia of Animals: Birds (angle). Londono: Merehurst Press, p. [htt://archive.org/details/encyclodiaofan0000jose/e/147 147]. ISBN 1853911860.
  2. ↑ Kirchman, J.J., S.J. Hackett, S.M. Goodman, & J.M. Bates (2001). “Phylogeny and systematics of ground rollers (Brachyperaciidae) of Madagascar”, The Auk (angle) 118 (4), p. 849–863. doi:10.1093/auk/118.4.849.
  3. ↑ Goodman, S.M. (2000). “A description of a new species of Brachypteracias (Family Brachypteraciidae) from the Holocene of Madagascar”, Ostrich (angle) 71 (1-2), p. 318–322. doi:10.1080/00306525.2000.9639941.
  4. ↑ Mayr, G. & C. Mourer-Chauviré (2000). “Rollers (Aves: Coraciiformes s.s.) from the Middle Eocene of Messel (Germany) and the Upper Eocene of the Quercy (France)”, Journal of Vertebrate Paleontology (angle) 20 (3), p. 533–546.
  5. ↑ Mayr, G. & C. Mourer-Chauviré (2003). “Phylogeny and Fossil Record of the Brachypteraciidae: A Comment on Kirchman et al. (2001)”, The Auk (angle) 120 (1), p. 202–203. doi:10.1093/auk/120.1.202.