Saltu al enhavo

Genro (biologio)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri unu el taksonomiaj rangoj en biologio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Genro.
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Genro, aŭ speciaro, estas grado de la biologia klasado, kiu arigas similajn speciojn. Ĝi estas la unua vorto de la scienca nomo. Ekzemple, la du specioj Falco tinunculus kaj Falco peregrinus estas ambaŭ el la genro Falco.

Duvortaj nomoj

[redakti | redakti fonton]

En la dunoma nomsistemo de biologio, la nomo de vivuloj estas komponata el du partoj: la genra nomo (ĉiam kun grandlitero) kaj la specia nomo (ĉiam kun malgrandlitero). Ekzemplo estas Homo sapiens, (Esperante "homo saĝa"), la nomo por la homa specio kiu estas parto de la genro Homo.

Tipa genro estas la genro uzata por difini taksonomian grupon pli altrangan, kiel familio aŭ ordo. El tiu genro oni difinas la tipan specion kaj oni faras la priskribon kaj karakterizadon de la grupo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]