Vikipedio:Stilogvido

Tio estas stilogvido por skribi korekte en Vikipedio. Sekvas kelkaj konsiloj.

Universala LingvoElektilo

redakti
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helpo:Universala LingvoElektilo.

La titoloj kaj artikoloj de Vikipedio estas skribataj per oficiala Esperanta alfabeto kun diakritaj signoj. Oni ne devas eviti ĉapelitajn literojn per surogata skribosistemo; oni skribu la literon ĉ, ne ch, c^, aŭ cx. Laŭ la LingvoElektilo, oni povas elekti X‑sistemon, H‑sistemon, kaj aliajn.

X-sistemo

redakti

De 2002 ĝis 2016, la vikiteksto aŭtomate konvertiĝis al kaj el la x‑sistemo dum redaktado. Forsendinte la literojn ux, en la paĝa teksto aperis ŭ, kaj la sinsekvo uxx produktis la literparon ux. Kun la posta ŝanĝo[1] tiu funkcio malaperis, ĉar MediaVikio jam ebligas al ĉiu tajpi rekte ĉiujn Esperantajn literojn.

Sub la vikiteksta redaktofenestro oni ankaŭ povas trovi la Esperantajn ĉapelitajn literojn en la sekcio “Specialaj signoj” en suba kesto.

Artikolo

redakti

Komenco

redakti

Oni dikigas la literojn de la titolo, kiu estas unue montrita en la artikolo. Tio ofte aperas en la unua frazo aŭ almenaŭ unua paragrafo. Se la titolo estas alilingva vorto, ĝi estu diklitera kaj kursiva. Por decidi la titolon, vidu VP:TA. Laŭ la principo de Nacia Lingvo → Prononco Parenteze, estas rekomendite montri la prononcon ĉe la unua apero de la alilingva vorto. Prononco estas klarigebla simple per Esperanta alfabeto (28 literoj) inter [ ] krampoj. Kiam la fremda prononco estas malfacila, bonvolu ne uzi Esperantan alfabeton nek miksi ĝin kun la alia. Por klarigi precizan prononcon, uzu la Internacian Fonetikan Alfabeton.

Vortelekto

redakti

Evitu similajn sonojn

redakti

Prefere ne najbarigu samajn aŭ similajn sonojn. Tia kolizio povas ĝeni fluan paroladon aŭ doni tedan impreson. Kio ŝajnas al vi facile prononcebla eble ne estas tia por homoj de alia gepatra lingvo.

EvituPreferu
fajrruĝafajroruĝa
fajre ruĝa
vivformovivoformo
akvfaloakvofalo
ĉeestipartopreni ĝin

Ŝparu superfluajn vorterojn

redakti
EvituPreferu
prilumigiprilumi
lumigi
veturadoveturo
komputilistikokomputiko

Evitu lingvajn specialaĵojn

redakti
EvituPreferu
okazunta militoebla milito
preparitis ĉioĉio estis preparita
ĉio estis jam preta

Difina artikolo

redakti

La Esperanto‑Vikipedio ĝenerale sekvas la uzadon de la difina artikolo la laŭ la priskribo en PMEG[2].

EvituPreferu
rusa lingvola rusa lingvo
la EsperantoEsperanto
en urbo Parizoen Parizo
en la urbo Parizo
sunola suno
Lupo estas formortanta en Eŭropo La lupo estas formortanta en Eŭropo
La lupoj estas formortantaj en Eŭropo
Lupoj estas formortantaj en Eŭropo

Ŝablonoj

redakti

Estas utilaj ŝablonoj:
{{kontrolinda enhavo}}

{{polurinda}}

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. ↑ MediaVikio, versio 1.28.0-wmf.11.
  2. ↑ Difina artikolo: la. PMEG.