Universitato de Ohio
La Universitato de Ohio aŭ Ohia Universitato (angle Ohio University, akronime OU) estas publika universitato en Athens, Ohio, kun ĉefa kampuso kovranta 7.3 km² kaj preskaŭ 20,000 studentoj. Ĝi ankaŭ havas kvin aliajn kampusojn en St. Clairsville, Zanesville, Lancaster, Ironton kaj Chillicothe, kie studas pli ol 8,000 studentoj.[1]
Fondita en 1804, ĝi estas la naŭa plej malnova universitato en la ŝtato Ohio.[2] Ĝiaj koloroj estas ĉasverda kaj blanka kaj ĝia maskoto estas Rufus la linko.
Organizo
[redakti | redakti fonton]Aldue al la ĉefa kampuso en Ateno, ekzistas regionaj lokoj en St. Clairsville (orienta), Zanesville, Lancaster, Ironton (suda) kaj Chillicothe.
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- Kolegio de Artoj kaj Sciencoj
- Scripps Kolegio de Komunikado
- E. W. Scripps Lernejo de Ĵurnalismo
- Russ Kolegio de Inĝenierarto kaj Teknologio
- Kolegio de Komerco
- Kolegio de Belartoj
- Gladys W. kaj David H. Patton Kolegio de Edukado
- Honora Tutoriala Kolegio
- Universitata Kolegio
- Heredaĵa Kolegio de Osteopatia Medicino
- Centro por Internaciaj Studoj
Aliaj instalaĵoj
[redakti | redakti fonton]Aldone al sia biblioteko enhavanta 2.4 milionojn da binditaj libroj, la universitato havas la student-administratan gazeton The Post kaj sian propran radio- kaj televidstacion nomatan WOUB (kie OUB signifas Ohio University Bobcats ), kiu estas subtenata de PBS kaj NPR.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carnegie Classifications | Institution Lookup. Arkivita el la originalo je November 1, 2020. Alirita March 26, 2017 .
- ↑ Ohio Lands: A Short History (data dostępu: 2011-03-27).



