Saltu al enhavo

Tina Turner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tina Turner
Tina Turner en la jaro 1985
Tina Turner en la jaro 1985
homo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Naskonomo Anna Mae Bullock
Naskiĝo 26-an de novembro 1939 (1939-11-26)
en Brownsville, Tenesio,  Usono
Morto 24-an de majo 2023 (2023-05-24) (83-jaraĝa)
en Küsnacht, Kantono Zuriko,  Svislando
Edz(in)o Ike Turner • Erwin Bach
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
R&B
Profesio kantistino, dancistino, aktorino
Aktivaj jaroj 1960 -
Eldoninto Capitol , EMI, Parlophone, Virgin
Parencaj
temoj
Ike Turner
Retejo Tina Turner
Memorigilo Tina Turner
Persona informo
Naskonomo Anna Mae Bullock
Aliaj nomoj Tina Turner
Lingvoj germana • angla
Loĝloko Küsnacht • Marienburg
Ŝtataneco Svislando (2013–)
Usono (–2013) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sumner High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Tina Turner
Familio
Frat(in)o Alline Bullock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Erwin Bach (en) Traduki (2013–2023)
Ike Turner (1962–1978) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Erwin Bach (en) Traduki (1986–2013) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Raymond Craig Turner (en) Traduki
 ( Raymond Hill (en) Traduki)
Ronnie Turner
 ( Ike Turner) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Ike Turner, Jr. (en) Traduki (adoptita filo, vicfilo)
Michael Turner (en) Traduki (adoptita filo, vicfilo)
Afida Turner (en) Traduki (bofilo aŭ bofilino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro
koreografo
muzikisto
diskografa artisto
aŭtobiografo
kantoverkisto
dancisto
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Private Dancer
TTT
Retejo https://www.tinaturnerofficial.com
v • d • r
Tina Turner kun Ike Turner en la Muzik-koncertejo en Hamburgo (Germanio), 1972
Tina Turner
Tina Turner dum sia turneo okaze de sia 50a naskiĝ-datreveno
La monumento de Tina Turner en Novsudkimrio, Aŭstralio
Tina Turner, 1984
La stelo de Tina Turner sur la Trotuaro de famo en Holivudo, (Los-Anĝeleso, Kalifornio) jam de la jaro 1986

Tina TURNER (naskiĝis la 26-an de novembro 1939 en Nutbush, Tennessee kiel Anna Mae Bullock - mortis la 24-an de majo 2023 en Svislando) estis usona kantistino kaj aktorino.

Tina kaj Ike Turner

[redakti | redakti fonton]

Ŝi kolektis la unuajn kantistajn spertojn en preĝeja ĥoro de sia komunumo Nutbush. Post malfacila tempo, dum kiu ŝi loĝis ĉe la avino Roxanne kaj ŝiaj gepatroj divorcis, ŝi translokiĝis en 1955 ĉe sian patrinon Zelma Bullock kaj fratinon Alline en St. Louis. Tie ŝi konatiĝis kun Ike Turner kaj ties grupo Kings Of Rhythm kaj iĝis fona kantistino. En 1960 Tina (nomo, kiun Ike donis al ŝi kiel reklamhelpilon) surdiskigis la kanton "A Fool In Love". La titolo akiras jam aŭguste la 27-an lokon de US-Charts. Tina kaj Ike, inter kiuj formiĝis intima rilato, veturis kune kun nomo Ike & Tina Turner Revue al turneo, ankaŭ tra Eŭropo kaj Aŭstralio. En 1962 ili geedziĝis en Tijuana, Meksiko. La revuo rikoltis multjaran grandan kaj ankaŭ financan sukceson. Krom tio, ili ekigis ankaŭ turneon kun Rolling Stones. Tina surdiskigis en 1966 kun produktisto Phil Spector la (en Britio) sukcesan unuopaĵon "River Deep, Mountain High" kaj ankaŭ aktoris en la filma rokopero Tommy de The Who.

En 1976 ŝi kaj Ike divorcis, sed la divorco jure ekvalidis nur en la jaro 1978. Tina rezignis je alimento kaj ĉiu rajto pri la komunaj muzikaĵoj. Ŝi retenis nur la artistan nomon.

Solokariero

[redakti | redakti fonton]

Tina iĝis denove "malkovrita".[klarigu] Danke al la prezentoj novjorka diskoteko Ritz fare de diska firmao Capitol Records / EMI en 1983. Samjare aperis la solodisko "Let's Stay Together", kiu iĝis tre populara en Britio. En 1984 aperis la disko Private Dancer, kies kanto "What's Love Got to Do With It" akiris la unuan lokon sur la Billboard Charts. En februaro de 1985 Tina Turner ricevis tri Grammy Awards: por la plej bona virina kanta prezento ("What's Love..."), la plej bona virina rok-kanta prezento ("Better Be Good to Me") kaj la sondisko de la jaro ("What's Love...").

En 1985 ŝi ludis la rolon Aunty Entity en la filmo Mad Max - Beyond The Thunderdome (kun Mel Gibson) kaj partoprenis en la bonfara kantado "We Are the World". Samjare ŝi turneis en tuta Eŭropo. En 1988 ŝi prezentis spektaklon en Rio de Janeiro antaŭ 180.000 homoj.

Onidire, ŝi lastfoje turneis en 2000. Ŝiaj albumoj Open Arms kaj All the Best aperis en 2004. En 2005 ŝi ludis baratan diinon Kali.[klarigu]

Diskografio

[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj albumoj de ŝia solokariero:

Filmoj/koncertaj filmofragmentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ike & Tina Turner - Live in '71 (1971)
  • In Rio '88 (1988)
  • Simply The Best - The Video Collection (1991)
  • Wildest Dreams Tour Live en Amsterdam (1996)
  • Celebrate! - The Best of Tina Turner (1999)
  • One Last Time In Concert Live en Wembley-stadiono (2000)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]