René Guénon
| René Guénon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| René Jean-Marie-Joseph Guénon René Guénon | |||||
| Naskiĝo | 15-an de novembro 1886 en Blois, | ||||
| Morto | 7-an de januaro 1951 (64-jaraĝa) en Kairo, | ||||
| Tombo | Kairo | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Egiptio (1948–1951) Francio | ||||
| Alma mater | Universitato de Parizo - filozofio (1914–1917) Collège-lycée Jacques-Decour (en) Robert-Badinter School Complex (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | Mary Wallace-Shillito (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Abdel Wahed Yahia • Sheikh Abdel Wahed Yahia vd | ||||
| Okupo | verkisto • filozofo • metafizikisto • orientalisto | ||||
| Laborkampo | filozofio • metafiziko vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
René GUÉNON, naskiĝinta la 15-an de novembro 1886 en Blois, Francio kaj mortinta la 7-an de januaro 1951 en Kairo, Egiptujo, estas franca aŭtoro, "neklasebla figuro en la intelektula historio de la dudeka jarcento"[1].
Li publikigis dek sep librojn dum sia vivo, al kiuj aldoniĝas dek kolektoj da artikoloj publikigitaj postmorte, por entute dudek sep regule reeldonitaj titoloj. Ĉi tiuj libroj traktas ĉefe metafizikon, simbolismon, esoterismon kaj kritikon de la moderna mondo.
En sia verko, li proponas aŭ "senpere elmontri iujn aspektojn de la metafizikaj doktrinoj de Oriento"[2], metafizikajn doktrinojn, kiujn René Guénon difinis kiel "universalajn"[3], aŭ "adapti ĉi tiujn samajn doktrinojn [por okcidentaj legantoj] dum ĉiam restante strikte fidelaj al ilia idearo ”[2]. Li nur postulis la funkcion de "resendanto" de ĉi tiuj doktrinoj[4], kiujn li deklaris esence "neindividuaj"[5], ligitaj al pli alta scio, "senpera kaj tuja", kiun li nomis "intelekta intuicio"[6]. Liaj verkoj, verkitaj en la franca (li ankaŭ kontribuis en la araba al la revuo El Maarifâ), estas tradukitaj en pli ol dudek lingvojn.
Lia verko kontraŭstaras la civilizaciojn, kiuj restis fidelaj al la "tradicia idearo"[7], kiu laŭ li "ne havas pli aŭtentan reprezentanton krom en la Oriento"[8], al la tuta moderna civilizo konsiderata kiel deflankiĝinta. Ĝi profunde ŝanĝis la akcepton de esoterismo en la Okcidento en la dua duono de la dudeka jarcento[9], kaj havis konsiderindan influon al aŭtoroj tiel diversaj kiel Mircea Eliade, Antonin Artaud, Raymond Queneau, Simone Weil kaj eĉ André Breton.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Philippe Faure: René Guénon : L'appel de la sagesse primordiale (La alvoko al la pra-saĝeco), Cerf, kol. « Alpha », 2015
- 1 2 René Guénon, Le Symbolisme de la croix, « Avant-propos » (Simbolismo de la kruco, "Antaǔparolo").
- ↑ René Guénon, L'Homme et son devenir selon le Vêdânta, antaŭparolo, p. 8.
- ↑ Ch.-A. Gilis: Introduction à l'enseignement et au mystère de René Guénon, Parizo, eld. de l'Œuvre, 1986).
- ↑ René Guénon, Études sur la franc-maçonnerie et le compagnonnage, tome I, p. 182.
- ↑ Letero al Noëlle Maurice-Denis Boulet, 19-a de decembro 1918
- ↑ René Guénon La crise du monde moderne (p. 31, eldono de 1973) - La krizo de la mderna mondo.
- ↑ René Guénon La crise du monde moderne (p. 47, eldono de 1973) - La krizo de la moderna mondo.
- ↑ Pierre A. Riffard L'ésotérisme. Qu'est-ce que l'ésotérisme ? (Eld. Robert Laffont, kol. « Bouquins », 1990)p.842.

