Saltu al enhavo

Reĝisoro de muzikvideo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reĝisoro de muzikvideo, muzikfilmeta reĝisoro aŭ muzikfilmetisto, estas filmreĝisoro, kiu specialiĝas pri kreado de mallongaj filmoj bazitaj sur specifa kanto. Ĉi tiuj nomiĝas muzikfilmetoj kaj estas uzataj kiel varbaj iloj por popularmuzikaj unuopaĵoj. Fruaj muzikfilmetoj estis kutime faritaj de film- kaj televidreĝisoroj. Antaŭ la 1990-aj jaroj, ĉi tiu speco de filmeto evoluis al pli specialigita kampo.

Inter la plej famaj muzikfilmetaj reĝisoroj estas: la usonanoj Dave Meyers, Spike Jonze, Joseph Kahn, Wayne Isham, Hype Williams kaj David Fincher ; la britoj Chris Cunningham, Nigel Dick, Sophie Muller kaj Jake Nava ; kaj la francoj Michel Gondry kaj Jean-Baptiste Mondino.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]