Pikumnoj
Pikumnoj, pegetoj aŭ rondvostaj pegoj estas distinga subfamilio Pikumnenoj (Picumninae) de etaj birdoj de la familio pegedoj kiuj loĝas ĉefe en tropika Sudameriko, kun nur tri specioj de Azio kaj unu de Afriko. Pli precize pikumnoj estus nur la specioj de la genro Picumnus, sed kutime oni aldonas la tri ceterajn speciojn.
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kiel la veraj pegoj, la pikumnoj havas grandajn kapojn, longajn langojn kiujn ili uzas por elpreni insektojn kaj zigodaktilajn piedojn, kun du fingroj antaŭen kaj du fingroj malantaŭen. Multaj havas ruĝajn aŭ alikolorajn markojn en frunto kaj krono kaj nigrajn suprajn kapojn. Tamen ili ne havas la fortajn vostoplumojn, kiujn la veraj pegoj uzas por arbogrimpi, pro tio ili emas pli ol iliaj samfamilianoj ripozi sur branĉo anstataŭ sur stara trunko.
Iliaj bekoj estas pli mallongaj kaj malpli ponardoformaj ol tiuj de la veraj pegoj, pro tio ili serĉas insektojn kaj larvojn ĉefe en jam falinta ligno. Simile, ili reuzas nestotruojn de pegoj por nestumi, pli ol konstrui siajn proprajn nestotruojn. La ovoj estas blankaj, kiel ĉe multaj el la nestantoj en arbotruoj.
Tipe tiuj birdoj havas grizajn aŭ senmarkajn verdajn suprajn partojn kaj malhelstriajn blankajn subajn partojn.
Taksonomio kaj evoluo
redaktiKvankam oni ne konas multe el fosilioj, la evoluo de la pikumnoj estas nune konsiderata sufiĉe klara. La disa ĉeesto de la genroj, kun unu afrika specio de sudorientazia Sasia kaj unu sudorientazia specio de la amerikaj Picumnus estas de kompare ĵusa origino. Molekula datumaro, kalibrita kun geografiaj okazaĵoj pro manko de bonaj fosiliaj informoj, indikas al malfrua Mioceno, ĉ. 8 Ma, kaj al la punkto kie la du genroj disdividiĝis en siaj du respektivaj genlinioj. Je tiu tempo, estis elstara periodo de tutmonda varmiĝo. La molekula distanco inter pikumnoj kaj pegoj estas kompare eta inter subfamilioj, kongrue kun la hipotezo, ke la disiĝo inter la tri grupoj de subfamilioj de pegedoj okazis nur dum la plibona klimato de la Mioceno, antaŭ ĉirkaŭ 15 Ma. La posta disradiado de sudamerikaj pikumnoj okazis probable pro ŝanĝoj en topologio kaj klimatoŝanĝoj dum la Plioceno kaj la Pleistoceno. La genro Verreauxia povas esti akceptata pro markataj morfologiaj similecoj, sed la du genlinioj de Picumnus, spite esti diverĝintaj delonge, estas virtuale similaj escepte pro la koloroj de la kapo (Fuchs et al., 2006).
La Antila pikumno (Nesoctites micromegas) pruvis esti tre diferenca specio evolue inter pikumnoj kaj pegoj (Benz et al., 2006) kaj estis nune lokita en propra subfamilio.
Specioj
redaktiLa klasado de la specioj en la genroj estus jena:
Genro Picumnus
- Punkta pegeto, Picumnus innominatus
- Orfrunta pegeto, Picumnus aurifrons
- Orinoka pegeto, Picumnus pumilus
- Lafresnaja pegeto, Picumnus lafresnayi
- Orpunkta pegeto, Picumnus exilis
- Ekvadora pegeto, Picumnus sclateri
- Skvama pegeto, Picumnus squamulatus
- Blankventra pegeto, Picumnus spilogaster
- Gujana pegeto, Picumnus minutissimus
- Makula pegeto, Picumnus pygmaeus
- Perlobrusta pegeto, Picumnus steindachneri
- Varzea pegeto, Picumnus varzeae
- Blankastria pikumno aŭ Zebrostria pegeto, Picumnus cirratus
- Ocela pegeto, Picumnus dorbygnianus
- Teminka pikumno aŭ Okrakoluma pegeto, Picumnus temminckii
- Blankaskvama pegeto, Picumnus albosquamatus
- Rufkola pegeto, Picumnus fuscus
- Rufventra pegeto, Picumnus rufiventris
- Okra pegeto, Picumnus limae
- Brunbrusta pegeto, Picumnus nebulosus
- Helbrusta pegeto, Picumnus castelnau
- Kuska pegeto, Picumnus subtilis
- Oliveca pegeto, Picumnus olivaceus
- Griza pegeto, Picumnus granadensis [1]
- Cinama pegeto, Picumnus cinnamomeus
Genro Verreauxia (foje inkludita en Sasia)
- Afrika pegeto, Verreauxia africana
Genro Sasia de aziaj pegetoj
- Rufa pegeto, Sasia abnormis
- Blankbrova pegeto, Sasia ochracea
Referencoj
redakti- Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021 (HTML resumo)
- del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (2002): Handbook of Birds of the World, Volume 7: Jacamars to Woodpeckers. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9
- Fuchs, J.; Ohlson, J. I.; Ericson, Per G. P. & Pasquet, E. (2006): Molecular phylogeny and biogeographic history of the piculets (Piciformes: Picumninae). Journal of Avian Biology 37(5): 487-496. COI:10.1111/j.0908-8857.2006.03768.x (HTML resumo)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- filmoj de pikumnoj ĉe Interreta Birdokolekto


