Saltu al enhavo

Paul Thomas Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Thomas Anderson
Oskar-premiito
Persona informo
Paul Thomas Anderson
Naskiĝo 26-an de junio 1970 (1970-06-26) (56-jaraĝa)
en Studiurbo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Valo Sankta Fernando vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Novjorko
Montclair College Preparatory School
The Buckley School (en) Traduki
Cushing Academy (en) Traduki
Campbell Hall School (en) Traduki
Emerson College
kolegio Santa Monica
John Thomas Dye School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ernie Anderson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Maya Rudolph (2001–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro • verkisto • filma scenaristo • produktoro • reĝisoro • filmproduktoro • ĉefkameraisto • scenaristo • kinisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1988– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Paul Thomas ANDERSON (ankaŭ konata akronime PTA; naskita en 1970) estas usona kinoreĝisoro, scenaristo kaj produktoro.[1][2]

En la aĝo de 26 jaroj, PT Anderson debutis en plenlonga filmo, Sydney (la titolo estis renomita Hard Eight fare de la filmkompanio). La sekvan jaron, lia granda sukceso venis kun Boogie Nights, lokita en la Los-Anĝelesa pornindustrio de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Lia sekva filmo, Magnolia, estis publikigita en 1999 kaj estis grandega sukceso. Ĝi ricevis plurajn Oskar -nomumojn, kaj Anderson ricevis la Oran Urson ĉe la Berlina Filmfestivalo pro la filmo.

En 2002, sekvis Punch Drunk Love, ĉefrolante Adam Sandler. La filmo ricevis bonajn recenzojn sed ne estis granda sukceso ĉe la publiko.

La sekva filmprojekto de Anderson estis There Will Be Blood en 2007. La scenaro estis parte bazita sur la romano Oil ! de Upton Sinclair el 1927. La filmo ricevis kritikistaplaŭdon, gajnante du Akademiajn Premiojn kaj kelkajn aliajn internaciajn premiojn.

Anderson estas konata pro sia granda nombro da roluloj kaj la uzo de kompleksaj kaj komplikaj rakontfadenoj (plej rimarkinde en Boogie Nights kaj Magnolia). Li estas parto de la generacio de filmistoj, kiuj kreskis per video (simile al Quentin Tarantino), reĝisoroj, kiuj lernis la arton de filmkreado per spektado de miloj da videoj en sia junaĝo, anstataŭ per studado en universitatoj.

Liaj filmoj traktas la gravecon de rilatoj ene de la familio, precipe inter patroj kaj filoj. Anderson traktas temojn pri kredo, destino, kaj la rolo de amaskomunikiloj en moderna vivo.

La stilo de Anderson karakteriziĝas per senmovaj filmoprenoj, longaj filmadoj, kaj agresema uzo de muziko.

  • Hard Eight (1996)
  • Boogie Nights (1997)
  • Magnolia (1999)
  • Punch Drunk Love (2002)
  • There Will Be Blood (2007)
  • The Master (2012)
  • Inherent Vice (2014)
  • Phantom Thread (2017)
  • Licorice Pizza (2021)
  • One Battle After Another (2025)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Paul Thomas Anderson Movies Ranked from Worst to Best", IndieWire, December 21, 2017.
  2. ↑ "Paul Thomas Anderson and Maya Rudolph Are the Greatest Celebrity Couple", The Cut, New York Media, LLC, February 7, 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]