Panonio



Panonio[1] estas pralando. Norde kaj oriente la lando limis al Danubo, okcidente al Noricum kaj supra Italio kaj sude al Dalmatio kaj supra Moesia. Tiu estis parto de la historia Hungario.
Ĝiaj originaj loĝantoj estis la panonianoj (malnovgreke Παννόνιοι, latinigite Pannonii), grupo de triboj de la iliroj. Ekde la 4-a jarcento a.K. ĝi estis atakata de diversaj keltaj triboj. Oni aŭdis malmulte pri la lando ĝis 35 a.K., kiam la loĝantaro aliancanta kun Dalmatio, estis atakata de Aŭgusto Cezaro, kiu konkeris kaj okupis Sisakon. Tamen la lando ne estis tute subigita antaŭ ol 9 a.K., kiam ĝi aneksiĝis kun Illyria, kies limo do plivastiĝis ĝis Danubo. Dum la jaro 10 p. K. oficiale instaliĝis nova romia provinco kun la latina nomo Pannonia.
Multaj urboj fondiĝis en la romia provinco Panonio, kiuj iĝis la ĝermoj de gravaj nuntempaj urboj. Ekzemploj estas:
- Arrabona (Győr)
- Cibalae (Vinkovci)
- Gorsium-Herculia (Székesfehérvár)
- Mursa (Osijek aŭ Eszék)
- Marsonia (Slavonski Brod)
- Sabaria (Szombathely - de tie interalie venis la romia soldato kaj posta kristana sanktulo Marteno de Tours)
- Scarbantia (Sopron)
- Sopianae (Pécs)
- Taurunum (Zemun)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto Panoni'o en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||