Saltu al enhavo

Olbram Zoubek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olbram Zoubek
Persona informo
Olbram Zoubek
Naskiĝo 21-an de aprilo 1926 (1926-04-21)
en Prago
Morto 15-an de junio 2017 (2017-06-15) (91-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Eva Kmentová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Parencoj Michal Bregant (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo skulptisto • grafikartisto • instruisto • vidartisto • restaŭristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo skulptarto vd
Verkado
Verkoj Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Olbram Zoubek (naskiĝis la 21-an de aprilo 1926 en Prago – mortis la 15-an de junio 2017 en Prago) estis unu el plej elstaraj nuntempaj ĉeĥaj skulptistoj. Li studis en Artmetia altlernejo en Prago kaj komencis sian karieron en 1951 per restaŭra laboro, specialigita pri renesancaj sgrafitoj kaj ŝtonaj plastikaĵoj. Lia originala stilo estas specifa per reduktita formo de liaj figuraj skulptaĵoj, elstara vertikaleco, malglata surfaco kaj aŭtora proksimeco al la antikva heredaĵo. Zoubek estas kreinto de postmortaj maskoj de Jan Palach kaj Jan Zajíc kaj Monumento omaĝe al viktimoj de komunismo en Prago, Petřín.

Li vivis en Prago kaj en Litomyšl. En la kastela kelaro de Litomyšl troviĝas daŭra ekspozicio dediĉita al lia vivo kaj verkaro (publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en vintra sezono laŭ interkonsento). Liaj statuoj estas prezentataj ankaŭ en apuda monaĥeja ĝardeno.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]