Saltu al enhavo

Mario Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Molina
Nobel-premiito
Persona informo
Mario Molina
Naskonomo Mario José Molina Henríquez
Naskiĝo 19-an de marto 1943 (1943-03-19)
en Meksikurbo
Morto 7-an de oktobro 2020 (2020-10-07) (77-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana • angla vd
Ŝtataneco Usono (1989–)
Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Berkelio - fizika ĥemio (1968–1972)
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (1965–)
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko - ĥemia inĝenierarto (1960–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Luisa T Molina (en) Traduki (1973–2005) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĥemiisto • inĝeniero • universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo fizika ĥemio • ĥemia inĝenierarto • ĥemio vd
Doktoreca konsilisto George C. Pimentel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Mario José Molina-Pasquel Henríquez (naskiĝis la 19-a de marto 1943 en Meksikurbo – 7a de oktobro 2020, samloke)[1] estis meksika fizika kemiisto, kiu dividis la Nobel-premion pri kemio en 1995 kun Frank Sherwood Rowland kaj Paul Crutzen "pro ilia laboro pri atmosfera ĥemio, kaj precipe pri la formado kaj malkomponiĝo de ozono ."

Efektive, li ludis pivotan rolon en la malkovro de la antarkta ozontruo, kaj specife lia malkovro de la minaco al la ozona tavolo de la Tero fare de klorofluorokarbonaj (CFC) gasoj.

Li estis la unua meksik-devena sciencisto kiu ricevis Nobel-premion pri kemio kaj la tria meksik-devena persono kiu ricevis Nobel-premion. [2][3][4]

Dum sia kariero, Molina plenumis esplorajn kaj instruajn postenojn ĉe la Universitato de Kalifornio, Irvine, Kalifornia Instituto de Teknologio, Masaĉuseca Instituto de Teknologio, Universitato de Kalifornio, San-Diego, kaj la Centro por Atmosferaj Sciencoj ĉe la Scripps Institution of Oceanography . Molina ankaŭ estis Direktoro de la Mario Molina Centro por Energio kaj Medio en Meksikurbo. Molina estis konsilisto pri klimata politiko al la Prezidanto de Meksiko, Enrique Peña Nieto.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Mario Molina, Mexico chemistry Nobel winner, dies at 77", ABC News (USA), 7 October 2020.
  2. ↑ Mario Molina, ganador del Premio Nobel 1995, muere a causa de un infarto (hispane) (7 October 2020). Arkivita el la originalo je 8 October 2020. Alirita 10 March 2021 . “Mario Molina fue uno de los tres mexicanos que han recibido un Premio Nobel (1995) junto con el poeta Octavio Paz (Literatura, 1990) y el diplomático Alfonso García Robles (de la Paz, 1982).”.
  3. ↑ García Hernández, Arturo, "Ojalá que mi premio estimule la investigación en México", 12 October 1995. (hispane)
  4. ↑ Mario Molina | Inside Science (angle). Arkivita el la originalo je 9 June 2020. Alirita 8 October 2020 .
  5. ↑ Davenport, Coral, "Governments Await Obama's Move on Carbon to Gauge U.S. Climate Efforts", The New York Times, 27 May 2014. (en-US)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]