Saltu al enhavo

Ludwig Braunfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Braunfels
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1810 (1810-04-22)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 25-an de septembro 1885 (1885-09-25) (75-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Germana Progrespartio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • dramaturgo • romanistikisto • poeto-juristo • tradukisto • verkisto • advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Koblenco • Frankfurto ĉe Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Ludwig BRAUNFELS (ĝis 1835 Lazarus; naskiĝinta la 22-an de aprilo 1810 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta samloke la 25-an de septembro 1885) estis germana filozofo, tradukisto kaj juristo. Edzigis lin en 1852 Fanny Hochstädter kaj en 1866 en Quedlinburg Helene Spohr (kiu naskis du filojn kaj fu filinojn). Anis li ĉe Maikäferbund.

Studis Braunfeld en Heidelberg filozofion kaj filologion, en Bonn jursciencojn. Por la gazeto "Frankfurter Zeitung" skribis li multajn politikajn artikolojn, por "Frankfurter Museum" (eldonis Theodor Creizenach kaj Otto Müller) teatro-kritikojn (1855/57). Lia dramo Agnes havis sian premieron Frankfurte. La kanton de la Nibelungoj li tradukis en la novaltgermanan eldonante ĝin kun tekstkritiko kaj komento kaj vortareto (1846). Krome tradukis li aĵojn de François Ponsard kaj Théodore de Banville.

Specialan emon li havis por la hispana literaturo. Li tradukis kaj prilaboris dramojn (Dramen aus und nach dem Spanischen, 1856) kaj germanigis romancojn kaj lirikajn poemojn. Poste li tute dediĉis sin al Donkiĥoto. Ĉi-koncerne planis li kompletan tekstkritikan eldonon kun lingva komento, traduko kaj enhava komento. Finiĝis 15 presitaj paperfolioj, kun kvin ĉapitroj de la unua parto.

Kiam la rapida realigo evidentiĝis nefarebla, Braunfels almenaŭ finis la tradukon eldonotan en 1883 (kun notoj; (Stuttgart 1905). Temis pri filologia kaj lingva elstaraĵo. Pri Donkiĥoto li eĉ elfaris specialan bibliotekon akurate katalogitan. Heredis ĝin postmorte la Ŝtata Biblioteko de Berlino. La registaro de Hispanujo honore nomumis lin konsulo hispanuja en Frankfurto.

Aliaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Die Mainufer und ihre nächsten Umgebungen
  • Kritischer Versuch über den Roman "Amadís von Gallien", 1876

Hans Rheinfelder: "Braunfels, Ludwig" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 559-560

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]