Saltu al enhavo

Lathama alekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lathama nestamasulo
Lathama nestamasulo, Cairns, Kvinslando
Lathama nestamasulo, Cairns, Kvinslando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Alectura
Specio: A. lathami
Alectura lathami
(Latham, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. l. purpureicollis (Le Souef, 1898)
    Purpurbrida lathama nestamasulo
  • A. l. lathami (GR Gray, 1831)
    Lathama nestamasulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Lathama nestamasulo aŭ Lathama alekturo, (Alectura lathami), nomata ankaŭ Arbusta meleagro, estas ofta, disvastigata specio de amaskonstrua birdo el la familio de Megapodedoj troviĝanta en orienta Aŭstralio el Fornorda Kvinslando al Illawarra en Novsudkimrio. Ĝi estis enmetita ankaŭ en la Kanguru-Insulo en Suda Aŭstralio. Ĝi estas la plej granda vivanta taksono de la familio de Megapodiedoj kaj estas unu el la tri specioj kiuj loĝas en Aŭstralio. Spite ties alternativa nomo kaj aspekto, tiu birdo tute ne parencas kun la meleagro.

Alectura lathami

Temas pri rimarkinda granda birdo kun totala longo de ĉirkaŭ 60–75 cm kaj enverguron de ĉirkaŭ 85 cm. La subspecio A. l. purpureicollis el nordo de la Kabjorka Duoninsulo estas pli malgranda ol la pli disvastigata nomiga subspecio.

Tiu megapodo havas elstaran, ventumilecan voston ebenan flanke, nigrecan plumaron kaj tre rimarkindajn brilruĝajn nudajn senplumajn kapon kaj kolon, kio ja similigas ĝin al meleagroj, kio estas tialoj por la alternativa nomo. La irisoj estas helbrunaj kaj la beko nigreca, tre fortika, larĝa ĉebaze kaj akrapinta. La ruĝa kapareo montras ankaŭ brunecan frunton kaj tre flavan suban kolon. Estas flava (ĉe la nomiga subspecio) aŭ purpura brido (en A. l. purpureicollis). La maskla brido iĝas multe pli granda dum la reprodukta sezono, ofte svingante el flanko al flanko dum kurado. La masklaj kapoj kaj bridoj iĝas ankaŭ multe pli brilaj dum la reprodukta sezono.

En suba brusto al la femuroj la helgrizaj plumobordoj heligas la plumaron kaj preskaŭ blankiĝas ĉe pli aĝaj birdoj. La fortaj kruroj estas brunecaj.

Tiu specio flugas tre mallerte per peza flugilfrapado kaze de timo kaj ripozas sur arboj nokte kaj dum la varmo taga.

Tiu specio estas sociema, kaj formas komunumajn nestojn. Tipa grupo konsistas el dominanta masklo, unu aŭ pliaj pli junaj maskloj kaj kelkaj inoj. Ili konstruas grandajn nestojn surgrunde fare el folioj, alia konsumebla materialo kaj tero, 1 al 1.5 metrojn alte kaj ĝis 4 m larĝe. La ovoj estas kovataj per la varmo de la putriĝinta amaso kiu estas zorgata nur de la maskloj kiuj reguligas la temperaturon per aldonado aŭ formovo de materialo por teni la temperaturon de la amso en gamo de kovada temperaturo 33–35 °C.[1]

La Lathama nestamasulo kontrolas la temperaturon metante sian bekon ene de la amaso. Ĵusa studo demonstris ekzistadon de pertemperatura seksodetermino ĉe la Lathama alekturo, ĉe kiu pli altaj temperaturoj dum kovado rezultis en pli alta seksa proporcio de inoj al maskloj.[2] Kiel ĉe kelkaj reptilioj, la kovada temperaturo efikas al la seksa proporcio de idoj, tamen la mekanismo estas diferenca inter reptilioj kaj tiuj birdoj, ĉar reptilioj montras temperatur-dependan seksan determinadon (TSD), kaj megapodoj montras temperatur-dependan embriomortindicon. Tiu seksa proporcio ĉe la Lathama nestamasulo egalas ĉe kovadaj temperaturoj de 34 °C, sed rezultas en pli da maskloj kaze de plia malvarmo kaj de pli da inoj kaze de plia varmo (p=0.035). Ne klaras ĉu la gepatroj uzas tion por manipuli la sekson de sia idaron per ekzemple elektado de la nestoloko kongrue kun tio. Pli varma kovado rezultas ankaŭ en pli fortikaj, fortaj idoj (p<<0.0001), sed kiel tio rilatas al sekso estas nekonata.[3]

Ovo de Alectura lathami

La sama nestoloko estas ofte uzata jaron post jaro, kaj al malnova nesto oni aldonas iom ĉiun reproduktan sezonon. La averaĝa ovokvanto estas inter 16 kaj 24 grandaj blankaj ovoj, kiuj estas demetataj el septembro al marto. Foje ĝis 50 ovoj demetataj de kelkaj inoj povas troviĝi en ununura amasnesto. La ovoj estas lokigitaj en cirklo ĉirkaŭ 60–80 cm profunde, 20–30 cm aparte, ĉiam kun la larĝa pinto supren. La idoj elfosos sian vojon eksteren per ili mem kaj ankaŭ zorgos sin mem.

La ovoj de Lathama nestamasulo estas ŝatata manĝo de varanoj, serpentoj, kaj ankaŭ de dingoj kaj hundoj sed Lathamaj nestamasuloj estas celo ankaŭ de indiĝenaj aŭstralianoj. Ofte varanoj montras vundojn ĉe siaj vostoj post esti bekitaj de Lathamaj nestamasuloj kiuj kuraĝe forpelas ilin el siaj nestoj.

Ĉe lokoj kie ili venas kontakte kun homoj, kiaj kamparmanĝejoj ĉe naciaj parkoj, Lathamaj nestamasuloj montras malmultan timon kaj ofte kuraĝas klopodi ŝteli manĝon el tabloj. Ili povas nestumi ĉe ĉeurbaj ĝardenoj, kaj serĉe de materialo por siaj nestoj ili pacience formovas enormajn amasojn el humo kaj sura vegetaĵaro el najbaraj ĝardenoj.

Reproduktaj kondutoj

[redakti | redakti fonton]

Jennifer Ackerman en sia verko pri la birdokonduto "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think" dediĉas enhavriĉajn paĝojn al tiuj alekturoj. Ŝi klarigas, ke tiuj alekturoj montras tre specialan seksokonduton: estas inoj kiuj decidas la elekton de la nestamaso kaj de la masklo kiu fekundos ilin. Ne ekzistas partnerecon kaj la maskloj posedas grandajn penisojn per kiuj ili povas fekundi eĉ tuj post elnestiĝo. Ĉar inoj ne idozorgas, ili povas ege ovodemeti, averaĝe dek du, sed ankaŭ ĝis 20 ovojn.[4](352) Ino elektas la amason de inda masklo, tiu kiu konstruis kaj defendas grandan amason, kaj krome povas montri rimarkindan ŝveligitan flavan karunklon kaj elsendas altiran zumadon. Post la elekto, la ino defendas agreseme la amason kontraŭ aliaj alvenuntaj inoj kaj la pariĝado mem okazas ankaŭ agreseme fare de la masklo.[4](353-354) La ino elfosas truon, ovodemetas kaj foriras porĉiame, dum la masklo forigas ŝin, replenigas la truon kaj restas defendante denove agreseme la amason el eblaj predantoj kaj kontrolante la amastemperaturon perbeke dum 45 tagoj.[4](354-355) Kiam okazas eloviĝo, ĉiu ido troviĝas en malhela pezega amaso de putriĝanta materialo tra kiu li devas elfosi elirejon gratante la materialon per siaj piedoj kuŝante sur sia dorso. Kiam tiu alekturido finfine eliras al la aero, ĝi estas la plej kapabla el ĉiuj birdospecioj, kaj defendas sin mem, kuras, manĝas kaj flugas. Tio devas esti tia, ĉar la atendanta patro tute ne rekonas ilin kaj povas agresi ilin kvazaŭ temas pri alia nova danĝero. La idoj suferas ankaŭ predadon fare de katoj, hundoj, vulpoj, varanoj ktp., ĉar neniu protektas ĝin aŭ informas pri la danĝeroj, kaj 89 % de alekturidoj ne superas eĉ unu vivosemajnon.[4](355-356)

La Lathama nestamasulo loĝas ĉe pluvarbaroj kaj malsekaj sklerofilaj arbaroj, sed povas troviĝi ankaŭ en pli sekaj arbustaroj. En la norda parto de ties teritorio, la Lathama nestamasulo estas plej komuna je pli altaj lokoj, sed individuoj moviĝas al areoj de malaltaj teroj dum vintraj monatoj. Sude ĝi estas komuna en regionoj kaj montaj kaj de malaltaj teroj.

Kolonioj de Lathama nestamasulo estas oftaj en urbaj medioj.[5]

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La Lathama nestamasulo estas sufiĉe ofta nune, sed en la 1930-aj jaroj oni supozis, ke tiu birdospecio estis proksima al formorto.[6]

Estante iama loĝanto de ĝangalo, lastaempe koloniigis urbajn areojn kaj ekzemple en Brisbano la populacio kreskiĝis 700 % en du jardekoj, kio okazigas damaĝojn en ĝardenojn pro la konstruado de tiuj grandaj nestamasoj.[4](356)

Lathamaj nestamasuloj manĝas insektojn, same kiel semojn kaj falintajn fruktojn, kiuj estas eksponitaj per rastado de la mortinta foliaro aŭ per rompado de putriĝintaj trunkoj per siaj grandaj piedoj. Majoritato de manĝo estas akirita el grundo, kaj foje oni observas birdojn manĝantajn maturajn fruktojn inter arbobranĉoj.

Homa interagado

[redakti | redakti fonton]

La Lathama nestamasulo povas damaĝi ĝardenojn dum rastado de la grundo serĉe de manĝo.[7] Ili povas okazigi ankaŭ etendan damaĝon al manĝorikoltoj.[8] La Primedia Departamento pri klimata ŝanĝo kaj akvo de Novsudkimrio havigas konsilojn por vivi kun la Lathamaj nestamasuloj en urbaj medioj.[5]

Ili estas foje ĉasataj por manĝo, inklude kiel parto de la dieto de tradiciaj aŭstraliaj indiĝenoj.[7][9][10] Ankaŭ ties ovoj, kiuj pezas averaĝe 180 g, estas foje manĝataj.[11]

En popola kulturo

[redakti | redakti fonton]

La Lathama nestamasulo aperas en kantoj kiaj la jenaj:

  • Kayvon's Turkey Time de Gym Crew el la albumo Sydney - December 2007
  • Deb and the Bush Turkey de Dick Bryan el la albumo Sydney Bush Bonanza- Uni Tunes 2009
  1. ↑ New South Wales Government Department of Environment and Climate Change retejo: Australian Brushturkey
  2. ↑ Göth, Anne (2007). “Incubation temperatures and sex ratios in Australian brush-turkey (Alectura lathami) mounds”, Austral Ecology 32 (4), p. 278–85. doi:10.1111/j.1442-9993.2007.01709.x.
  3. ↑ Göth, A. & D.T. Booth. (2005) "Temperature-dependent sex ratio in a bird." Biology Letters 1(1):31-3.
  4. 1 2 3 4 5 Jennifer Ackerman, "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think", 2020, traduko hispanlingva "La conducta de los pájaros", de María Dolores Ábalos Vázquez, Ariel, Barcelona, 2021, pp. 352-357. ISBN 978-84-08-28610-3
  5. 1 2 Living with Brush Turkeys. New South Wales Government (27a de Aprilo 2009). Arkivita el la originalo je 2013-04-08. Alirita 10a de Februaro 2013 .
  6. ↑ "Outdoor Australia", 8a Januaro 1930, paĝo 19.
  7. 1 2 Sarah Collerton (17a de Aŭgusto 2009). Man v bird: the brush turkey battle. ABC News. Arkivita el la originalo je 2012-08-25. Alirita 8a de Aprilo 2013 .
  8. ↑ Brian Williams (5a Aprilp 2013). Stuff the turkeys, dingoes need a break. The Courier Mail. Alirita 8a de Aprilo 2013 .
  9. ↑ Melinda James (presenter) (23a de Aprilo 2010). A bush tucker hunting program helps homeless men re-connect with traditional culture. Stateline NT. ABC Katherine. Arkivita el la originalo je 2013-04-08. Alirita 8a de Aprilo 2013 .
  10. ↑ Louise FitzRoy; Gavin Cahill (18a de Aŭgusto 2008). Bush tucker first up on the Cold Esky Challenge. ABC Rural. Alirita 8a de Aprilo 2013 .
  11. ↑ Wet Tropics Management Authority Australia's Tropical Rainforest World Heritage: Fact Sheet-- Bush Tucker. Wet Tropics Management Authority. Arkivita el la originalo je 2013-05-11. Alirita 8a Aprilo 2013 .
  • Edden, R. kaj Boles, W.E. 1986. Birds of the Australian Rainforests. Reed Books, Sydney.
  • Marchant, S. kaj Higgins, P.J. (eld.) 1993. Handbook of Australian New Zealand And Antarctic Birds Vol. 2: (Raptors To Lapwings). Oxford University Press, Melbourne.
  • Olsen, P., Crome, F. kaj Olsen, J. 1993. The Birds of Prey and Ground Birds of Australia. Angus and Robertson, and the National Photographic Index of Australian Wildlife, Sydney.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]