Komunumo Helsingborg
| Komunumo Helsingborg | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo de Svedio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Peter Danielsson | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 152 972 (2026) [+] | ||||
| Loĝdenso | 362 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 56° 3′ N, 12° 43′ O (mapo)56.0512.716666666667Koordinatoj: 56° 3′ N, 12° 43′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 423,08 km² (42 308 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
La komunumo Helsingborg (svede Helsingborgs kommun) estas sveda komunumo situanta en Gubernio Skåne. En la provinca divido ĝi apartenas al Skåne. La ĉefa urba areo de la komunumo estas Helsingborg.
La tera areo de la komunumo estas 343,89 kvadrataj kilometroj (1.1.2016) kaj la loĝantaro estas 149 280 loĝantoj (31.12.2020).
Antaŭ la distriktreformo de 1997 la komunumo apartenis al la län de Malmöhus. Geografie, la komunumo situas ĉe la orienta bordo de la Sono (Øresund), kontraŭ la dana Helsingør.
En 2007 en la komunumo estis 228,05 km² da kultivebla tero, do komparante kun la tera areo de la sama tempo, oni ricevas ke la kamparoj konsistigis 65,9 procentojn de la tera areo de la komunumo.
En 1863, kiam la komunuma sistemo de la kamparo de Svedio estis kreita, estis en la proksima areo de Hesingborg fonditaj 15 komunumoj. La nuna komunumo Helsingborg estis fondita en 1971, kiam estis unuigita la urbo Helsingborg kaj kvar aliaj komunumoj. Helsingborg perdis sian oficialan pozicion kiel urbo, same kiel multaj aliaj svediaj urboj samtempe. Neoficiale oni ankoraŭ pensas Helsingborg-on kiel urbo.





