Saltu al enhavo

Komarkoj de Katalunio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarkoj de Katalunio antaŭ la kreo de Lluçanès kaj nuntempaj provincoj.

Katalunio estas dividita inter 43 komarkoj. La komarkoj havas sian devenon en dekreto de 1936 de la Ĝeneralitat de Katalunio, kiu estis suprimata de la diktatoro Francisco Franco Bahamonde en 1939. En 1987 la Ĝeneralitat de Katalunio denove alprenis tiun divizaĵon, sed unu jaro poste, en 1988, oni aldonis tri novajn komarkojn: Pla de l'Estany, Alta Ribagorça kaj Pla d'Urgell. En 2015 oni kreis la kvardek-duan komarkon: Moianès; kaj en 2023 oni kreis la kvardek-trian kaj lastan: Lluçanès.

Nune, Katalunio estas dividita en 43 teritorioj: 42 ordinaraj komarkoj kaj Arana valo, komarko kun aŭtonoma rango.

Listo de komarkoj de Katalunio

[redakti | redakti fonton]

En tiu-ĉi tabelo oni indikis la nomon, kodon, ĉefurbon, provincon kaj pejzaĝon de ĉiu komarko.

Listo de komarkoj de Katalunio
Nomo Kodo Ĉefurbo Provinco Pejzaĝo
Alt Camp AC Valls Tarragona Ebenaĵo
Alt Empordà AE Figueres Girona Marbordo
Alt Penedès AP Vilafranca del Penedès Barcelona Ebenaĵo
Alt Urgell AU La Seu d'Urgell Lleida Monto
Alta Ribagorça AG El Pont de Suert Lleida Monto
Anoia AI Igualada Barcelona Ebenaĵo
Aran VN Vielha Lleida Monto
Bages BG Manresa Barcelona Ebenaĵo
Baix Camp BC Reus Tarragona Marbordo
Baix Ebre BB Tortosa Tarragona Marbordo
Baix Empordà BM La Bisbal d'Empordà Girona Marbordo
Baix Llobregat BT Sant Feliu de Llobregat Barcelona Marbordo
Baix Penedès BP El Vendrell Tarragona Marbordo
Barcelonès BR Barcelona Barcelona Marbordo
Berguedà BD Berga Barcelona Monto
Cerdanya* CD Puigcerdà Girona & Lleida Monto
Conca de Barberà CB Montblanc Tarragona Ebenaĵo
Garraf GF Vilanova i la Geltrú Barcelona Marbordo
Garrigues GG Les Borges Blanques Lleida Ebenaĵo
Garrotxa GX Olot Girona Monto
Gironès GN Girona Girona Ebenaĵo
Lluçanès LÇ Prats de Lluçanès Barcelona Ebenaĵo
Maresme MM Mataró Barcelona Marbordo
Moianès MO Moià Barcelona Ebenaĵo
Montsià MT Amposta Tarragona Marbordo
Noguera NG Balaguer Lleida Ebenaĵo
Osona OS Vic Barcelona Ebenaĵo
Pallars Jussà PJ Tremp Lleida Monto
Pallars Sobirà PS Sort Lleida Monto
Pla d'Urgell PU Mollerussa Lleida Ebenaĵo
Pla de l'Estany PE Banyoles Girona Ebenaĵo
Priorat PR Falset Tarragona Ebenaĵo
Ribera d'Ebre RE Móra d'Ebre Tarragona Marbordo
Ripollès RI Ripoll Girona Monto
Segarra SR Cervera Lleida Ebenaĵo
Segrià SI Lleida Lleida Ebenaĵo
Selva SV Santa Coloma de Farners Girona Marbordo
Solsonès SL Solsona Lleida Monto
Tarragonès TR Tarragona Tarragona Marbordo
Terra Alta TT Gandesa Tarragona Ebenaĵo
Urgell UG Tàrrega Lleida Ebenaĵo
Vallès Occidental VC Sabadell & Terrassa Barcelona Ebenaĵo
Vallès Oriental VR Granollers Barcelona
  • La komarko Cerdanya estas nomata ankaŭ Baixa Cerdanya por diferenci ĝin disde la komarko Alta Cerdanya en Nordkatalunio (vidu sube).

La komarko Lluçanès oficiale ne havas kodon, sed propono povus esti LÇ.

Komarkoj Nord-Katalunio kaj Franja de Ponent

[redakti | redakti fonton]
Mapo de Nord-Katalunio kun ĝiaj komarkoj.

Nord-Katalunio (suda Francio) kaj Franja de Ponent (orienta Aragono) estas teritorioj kie oni parolas ankaŭ la katalunan lingvon. Ankaŭ tie estas komarkoj.