Saltu al enhavo

José de Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Ribera
Memportreto
Memportreto
Persona informo
José de Ribera
Naskiĝo 12-an de januaro 1591 (1591-01-12)
en Ŝativo, Valencio,  Hispanio
Morto 3-an de septembro 1652 (1652-09-03) (61-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Santa Maria del Parto a Mergellina, Naples (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo José de Ribera
Familio
Edz(in)o Caterina Azzolino (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo • desegnisto • konstrua desegnisto • grafikartisto • presgravuristo • vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Valencio • Romo • Parmo • Napolo vd
Verkado
Verkoj Saint Bartholomew ❦
Philosopher with Mirror ❦
Communion of the Apostle ❦
Prophets and Patriarchs ❦
Saint Andrew ❦
Saint Francis receives the Seven Privileges from the Angel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
La martiro Sankta Filipo
1639, Olpentraĵo, 234x234 cm
Prado-Muzeo, Madrido

José DE RIBERA (naskiĝis la 12-an de januaro 1591 en Játiva – mortis en 1652 en Napolo), alinomita lo Spagnoletto ("la Hispaneto") pro sia malgranda staturo, estis hispana pentristo kaj gravuristo de la baroka periodo. Li estas alikonita kiel Giuseppe Ribera italalingve. Ribera estas unu el la reprezentantoj de tenebrismo. Li estas rigardita kiel la plej unua grava majstro de la hispana skolo de la 17-a jarcento.

Plejmulton el siaj verkoj li plenumis en Napolo, kiu estis tiutempe regita de hispana vicreĝo. Li tie akiris elstaran famon, kaj cetere renkontis multnombrajn migrajn artistojn, inkluzive de sia samlandano Diego Velazquez. La nomon de Ribera oni donis al strato de la 16-a arondismento de Parizo.