Saltu al enhavo

José María Arizmendiarrieta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Arizmendiarrieta
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1915 (1915-04-22)
en Markina-Xemein
Morto 29-an de novembro 1976 (1976-11-29) (61-jaraĝa)
en Arrasate
Lingvoj eŭska • hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

José María Arizmendiarrieta - je plena nomo José María Arizmendiarrieta Madariaga - estis hispana katolika pastro, kiu naskiĝis kaj mortis. Li estas aparte konata pro la fondo de kooperativo Mondragón Corporación Cooperativa en la urbeto Mondragón de la eŭska provinco Gipuzkoa, kie ĝi havas eĉ hodiaŭ la ĉefsidejon. Dum la Hispana enlanda milito, la urbeto suferis pro la amasa senlaboreco. La juna pastro José María Arizmendiarrieta decidis malpliigi la mizeron de la loĝantaro per kooperativa strukturo kaj memhelpo.

Arizmendiarrieta konstruis en 1943 demokratie organizitan faklernejon, kiu ludis ĉefrolon en la posta kooperativa agado en Eŭskio. Tri jarojn post la fondo de la unua kooperativo, per kvin finstudintoj establis Arizmendiarrieta la ŝparkason Caja Laboral Popular, kiu financis la kooperativojn kaj ties novestablon. La specifa aspekto estis la malplia rentumo kompare al normalaj komercaj agadoj.