Saltu al enhavo

John Snow (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Snow
Persona informo
John Snow
Naskiĝo 15-an de marto 1813 (1813-03-15)
en Jorko,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 16-an de junio 1858 (1858-06-16) (45-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Brompton Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Westminster Hospital Medical School (en) Traduki
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo John Snow (kuracisto)
Memorigilo John Snow (kuracisto)
Profesio
Okupo kuracisto • epidemiologo • anestezisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Memortabulo
Memortabulo
Originala mapo per D-ro John Snow montranta la akumuliĝojn de ĥoleraj okazoj en la Londona epidemio de 1854

John SNOW (naskiĝis la 15-an de marto 1813 en Jorko – mortis la 16-an de junio 1858 en Londono) [1] estis brita kuracisto, pioniro en la epidemiologia studo de ĥolero, kaj la enkonduko de anestezo uzante eteron kaj kloroformon kaj medicina higieno.

Pro sia sperto pri dolortraktado, li ankaŭ estis la obstetrikisto ĉe la lastaj du naskoj de Reĝino Viktorio.

John Snow estas konsiderata la unua medicina specialisto pri anestezo kaj unu el la fondintoj de moderna epidemiologio kaj frua ĝermteorio, parte pro sia laboro pri spurado de la fonto de ĥolera epidemio en la Soho-kvartalo de Londono, kiun li identigis kiel specifan publikan akvopumpilon. La trovoj de Snow inspiris fundamentajn ŝanĝojn en la akvo- kaj rubsistemoj de Londono, kiuj kondukis al similaj ŝanĝoj en aliaj tiamaj grandurboj kaj loĝlokoj, kaj rezulte al signifa plibonigo en ĝenerala publika sano ĉirkaŭ la mondo.

Snow antaŭenigis siajn teoriojn pri ĥolero kiel akvoportata malsano post la grava epidemio de 1849 kaj sukcesis pruvi sian tezon per esploro pri la ĥolera epidemio en Soho en 1854. Tamen, daŭrus plian jardekon aŭ pli antaŭ ol la konsento tute ŝanĝiĝis for de la domina miasmoteorio (d:Q607329).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ “John Snow”, Encyclopædia Britannica.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Vinten-Johansen, Peter; Brody, Howard; Paneth, Nigel; Rachman, Stephen; Rip, Michael (2003). Cholera, Chloroform, and the Science of Medicine: A Life of John Snow. Oxford University Press. ISBN 9780199747887.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]