Saltu al enhavo

Jean de La Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean de La Fontaine
Persona informo
Jean de La Fontaine
Naskiĝo 8-an de julio 1621 (1621-07-08)
en Château-Thierry,  Reĝlando Francio
Morto 13-an de aprilo 1695 (1695-04-13) (73-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 25 (1817–) 48° 51′ 38″ Nordo 2° 23′ 42″ Oriento / 48.860532 °N, 2.395079 °O / 48.860532; 2.395079 (mapo)
Museum of French Monuments (en) Traduki (1792–1817)
Cimetière Saint-Joseph de Paris (en) Traduki (1695–1792)
Cimetière des Innocents (1695–1792)
La Fontaine's tomb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater College of Juilly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean de La Fontaine
Memorigilo Jean de La Fontaine
Familio
Patro Charles de La fontaine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Françoise Pidoux (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie Héricart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fablisto • verkisto • dramaturgo • porinfana verkisto • poeto • advokato • libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo beletro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV[1]) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a, Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li. Jean de La Fontaine mortis en Parizo.

Fruaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

La Fontaine naskiĝis en Château-Thierry, proksime al la nuna nordorienta limo de Île-de-France (Granda Parizo) en Francio. Lia patro estis Charles de La Fontaine, maître des eaux et forêts (speco de vic-arbaristo) de la Duklando Château-Thierry. Kaj lia patro kaj lia patrino, Françoise (denaske Pidoux), devenis el familioj de la plej alta provinca burĝaro; kvankam ili ne estis nobeloj, lia patro estis sufiĉe riĉa.[2][3] Jean, la plej aĝa infano, ricevis sian edukon ĉe la kolegio de Château-Thierry; fininte la lernejajn jarojn, li eniris la Oratorion en majo 1641 kaj la seminarion de Saint-Magloire en oktobro de la sama jaro, sed tre mallonga restado pruvis al li, ke li eraris pri sia alvokiĝo. Poste li ŝajne studis juron, kaj oni diras, ke li estis akceptita kiel advokato.[2]

Tamen, li jam frue establiĝis en la vivo, aŭ almenaŭ povus esti tion farinta. En 1647 lia patro cedis sian postenon de arbar-inspektisto favore al li kaj aranĝis lian edziĝon kun Marie Héricart, dek-kvar-jarulino, kiu alportis al li doton de 20 000 livroj kaj perspektivon pri plia heredaĵo. Ŝi ŝajne estis kaj bela kaj inteligenta, sed la paro ne bone interkonsentis. Ŝajnas tute manki bazo por la malklara skandalo pri ŝia konduto – skandalo, kiun plejparte estigis, multe poste, klaĉuloj aŭ personaj malamikoj de La Fontaine. La sola pozitiva kritiko kontraŭ ŝi estas, ke ŝi estis neglektema mastrumantino kaj fervora leganto de romanoj; La Fontaine mem ofte forestis dehejme, certe ne estis strikta pri geedza fideleco, kaj estis tiom mallerta pri aferoj, ke liaj financoj eniris senesperan krizon, kio necesigis juran apartigon de havaĵoj (séparation de biens) en 1658. Tio estis tute amika aranĝo favore al la familio; tamen, iom post iom, la paro – sen ia ajn vera kverelo – ĉesis kunvivi, kaj dum la plejparto de la lastaj kvardek jaroj de sia vivo La Fontaine loĝis en Parizo, dum lia edzino restis en Château-Thierry, kiun li tamen ofte vizitadis. Filo naskiĝis al ili en 1653; lia edukado kaj prizorgado estis tute plenumataj de la patrino.[2][4]

Titolpaĝo, vol. 2 de la fama verko de La Fontaine nome Fables choisies, 1692 eld.

Eĉ dum la fruaj jaroj de sia geedziĝo, La Fontaine ŝajne ofte restadis en Parizo, sed nur ĉirkaŭ la jaro 1656 li fariĝis regula vizitanto de la ĉefurbo. La devoj de lia ofico, kiuj estis nur okazaj, kongruis kun tiu foresto el la urbo. Lia literatura kariero komenciĝis nur post kiam li jam transiris la aĝon de tridek jaroj. Oni diras, ke la legado de Malherbe unue vekis en li poeziajn inspirojn, sed dum iom da tempo li verkis nenion krom bagateloj laŭ la tiama modo – ekzemple epigramojn, baladojn, rondelojn ktp.[2]

Lia unua grava verko estis traduko aŭ adapto de Eunuchus de Terentio (1654). Tiutempe la mecenato de francaj verkistoj estis la Superintendanto Fouquet; Jacques Jannart, parenco de la edzino de La Fontaine, prezentis la verkiston al li. Malmultaj homoj, kiuj vizitis Fouquet por peti lian favoron, foriris malplenmanaj, kaj La Fontaine baldaŭ ricevis pension de 1000 livroj (1659) kontraŭ la facila kondiĉo verki poemon por ĉiu kvinonjara (trimonata) pago. Li ankaŭ ekverkis miksaĵon el prozo kaj poezio titolitan Le Songe de Vaux, dediĉitan al la fama kampara rezidejo de Fouquet.[2]

Estis proksimume tiutempe, ke la havaĵo de lia edzino devis esti aparte garantiita al ŝi, kaj ŝajnas, ke iom post iom li devis vendi ĉion, kion li posedis; sed, ĉar al li neniam mankis potencaj kaj malavaraj mecenatoj, tio havis por li malgrandan gravecon. En la sama jaro li verkis baladon, Les Rieurs du Beau-Richard, kaj tion sekvis multaj mallongaj porokazaj poemoj dediĉitaj al diversaj gravuloj, de la reĝo malsupren. Fouquet perdis la favoron de la reĝo kaj estis arestita. La Fontaine, kiel la plej multaj el la literaturaj protektitoj de Fouquet, montris al li certan fidelecon per la verkado de la elegio Pleurez, Nymphes de Vaux.[2]

Ĝuste tiutempe liaj aferoj ne aspektis promesplenaj. Li kaj lia patro estis alprenintaj la titolon de esquire, al kiu ili ne strikte rajtis; kaj, ĉar oni ekvalidigis kelkajn malnovajn ediktojn tiurilatajn, iu informanto atingis juĝan decidon kondamnantan la poeton pagi punmonon de 2000 livroj. Tamen li trovis novan protektanton en la duko, kaj eĉ pli en la dukino de Bouillon — liaj feŭdaj superuloj ĉe Château-Thierry — kaj oni nenion plu aŭdis pri la punmono.[2]

Kelkaj el la plej viglaj versoj de La Fontaine estas dediĉitaj al la dukino Marie Anne Mancini, la plej juna el la nevinoj de Mazarin; estas eĉ verŝajne, ke la ŝato de la duko kaj dukino al Ariosto influis la verkadon de lia unua vere grava verko – la unua libro de la Contes (Rakontoj), aperinta en 1664. Li tiam havis kvardek tri jarojn, kaj liaj antaŭaj presitaj verkoj estis kompareble bagatelaj, kvankam granda parto de lia verkaro cirkulis en manuskripta formo multe antaŭ ol ĝi estis regule eldonita.[2]

Jean de La Fontaine, Fables choisies, 1755–59 at Waddesdon Manor
Jean de La Fontaine, Fables choisies, 1755–59 ĉe Waddesdon Manor

Ĝuste tiutempe formiĝis la kvaropo de la strato Rue du Vieux Colombier, tiom fama en la franca literatura historio. Ĝin konsistigis La Fontaine, Racine, Boileau kaj Molière; ĉi-lasta estis preskaŭ samaĝa kiel La Fontaine, dum la aliaj du estis konsiderinde pli junaj. Ankaŭ Jean Chapelain estis ia eksterulo en tiu rondo. Ekzistas multaj anekdotoj pri tiuj kunvenoj, el kiuj kelkaj estas evidente apokrifaj. Eble la plej karakteriza estas tiu, kiu asertas, ke sur la tablo ĉiam kuŝis ekzemplero de la malbonŝanca verko Pucelle de Chapelain, kaj ke la deviga puno pro malobservoj kontraŭ la grupo estis la deklamado de difinita nombro da versoj el ĝi. La membroj de la rondo servis kiel modeloj – sub pseŭdonimoj – por la roluloj en la versio de La Fontaine pri la rakonto de Kupido kaj Psike; tiu verko tamen, kune kun Adoniso, estis presita nur en 1669.[2]

Faksimilo de unu el tre malmultaj manuskriptoj de Jean de La Fontaine

Dume, la poeto daŭre trovis amikojn. En 1664 oni oficiale nomumis kaj ĵurigis lin kiel korteganon ĉe la dukino-vidvino de Orléans, kaj li ekloĝis en la Luksemburga Palaco en Parizo. Li konservis sian postenon kiel gardisto de reĝaj arbaroj, kaj el la jaro 1666 devenis ia riproĉo de Colbert, sugestanta, ke li esploru iajn mispraktikojn ĉe Château-Thierry. En tiu sama jaro aperis la dua libro de la Contes (Rakontoj), kaj en 1668 la unuaj ses libroj de la Fables (Fabloj); pliaj verkoj de ambaŭ specoj sekvis en 1671. Ĉi-lastan jaron, kurioza ekzemplo de la obeemo, kun kiu la poeto cedis al ĉia influo, montriĝis kiam li – laŭ instigo de la anoj de Port-Royal – agis kiel redaktoro de volumo da religia poezio dediĉita al la Princo de Conti.[2]

Unu jaron poste, lia situacio – kiu jam de kelka tempo estis klare prospera – montris signojn de drasta malboniĝo. La dukino de Orléans mortis, kaj li ŝajne devis rezigni pri sia posteno kiel arbar-inspektisto, verŝajne vendante ĝin por pagi ŝuldojn. Sed por La Fontaine ĉiam ekzistis providenco. Sinjorino Marguerite de la Sablière – virino de granda beleco, konsiderinda intelekta kapablo kaj nobla karaktero – invitis lin loĝi ĉe ŝi; tie li vivis dum proksimume dudek jaroj. Ekde tiam li ŝajne havis neniujn zorgojn pri siaj aferoj kaj povis dediĉi sin al siaj du diversaj specoj de poezio, same kiel al verkado por teatro.[2]

En 1682, estante jam pli ol sesdekjara, li estis agnoskata kiel unu el la plej elstaraj literaturistoj de Francio. Madame de Sévigné — unu el la plej kompetentaj literaturaj kritikistoj de la epoko, kiu tute ne emis laŭdi simplajn novaĵojn — priskribis lian duan kolekton de Fabloj, eldonitan vintre de 1678, kiel diaĵon; kaj estas preskaŭ certe, ke tio estis la ĝenerala opinio. Tial tute ne estis senkaŭze, ke li prezentis sin al la Franca Akademio; kaj kvankam la temoj de liaj Contes apenaŭ taŭgis por favorigi tiun respektindan kunvenon, kaj liaj ligoj kun Fouquet kaj kun pluraj reprezentantoj de la malnova partio de la Frondo igis lin suspektinda por Colbert kaj la reĝo, tamen la plej multaj membroj estis liaj personaj amikoj.[2]

Li estis unuafoje proponita en 1682, sed oni preferis al li la Markizon de Dangeau, Philippe de Courcillon. La sekvan jaron Colbert mortis, kaj La Fontaine estis denove kandidatigita. Ankaŭ Boileau kandidatis, sed la unua balotado donis al la fablisto dek ses voĉojn kontraŭ nur sep por la kritikisto. La reĝo, kies konsento estis necesa ne nur por la elekto mem sed ankaŭ por dua balotado okaze de manko de absoluta plimulto, estis malkontenta, kaj la elekto restis prokrastita. Tamen, kelkajn monatojn poste aperis alia vakanta loko, kaj al ĝi oni elektis Boileau-n. La reĝo haste kaj entuziasme aprobis tiun elekton, aldonante: "Vi povas tuj akcepti La Fontaine-n; li promesis konduti prudente."[5]

Lia akceptiĝo estis nerekte la kaŭzo de la sola serioza literatura kverelo en lia vivo. Disputo ekestis inter la Akademio kaj unu el ĝiaj membroj, Antoine Furetière, pri la franca vortaro de ĉi-lasta; oni taksis ĝin malobservo de la korporaciaj privilegioj de la Akademio. Furetière, viro de konsiderinda kapablo, amare atakis tiujn, kiujn li konsideris siaj malamikoj – inter ili La Fontaine, kies malbonŝancaj Contes (Rakontoj) igis lin aparte vundebla, ĉar la dua kolekto de tiuj rakontoj estis kondamnita de la polico. Tamen, la morto de la aŭtoro de Roman Bourgeois finigis tiun kverelon.[6]

Baldaŭ poste La Fontaine partoprenis en afero eĉ pli fama: la famkonata disputo inter la "Antikvuloj" kaj la "Modernuloj", kies ĉefaj figuroj estis Boileau kaj Charles Perrault, kaj en kiu La Fontaine (kvankam Perrault aparte elektis lin por favora komparo kun Ezopo kaj Fedro) elektis la flankon de la Antikvuloj. Proksimume tiutempe (1685–1687) li konatiĝis kun la lastaj el siaj multaj gastigantoj kaj protektantoj, Sinjoro kaj Sinjorino d'Hervart, kaj enamiĝis al iu Sinjorino Ulrich, virino de certa socia pozicio sed de dubinda karaktero. Tiu konatiĝo akompaniĝis de granda intimeco kun Vendôme, Chaulieu kaj la ceteraj membroj de la libertina rondo de la Temple; tamen, kvankam Sinjorino de la Sablière jam delonge dediĉis sin preskaŭ tute al bonfarado kaj religiaj praktikoj, La Fontaine restis loĝanto en ŝia domo ĝis ŝia morto en 1693. La sekvaĵo estas rakontita en unu el la plej konataj anekdotoj pri lia infaneca naturo. Aŭdinte pri la morto, Hervart tuj ekiris por trovi La Fontaine-on. Li renkontis lin surstrate, profunde malĝojan, kaj petis lin loĝi ĉe li. "Mi ĝuste tien iris" estis la respondo de La Fontaine.[6]

Tombo de Jean de La Fontaine, Tombejo Père-Lachaise, Parizo

En 1692, la verkisto publikigis reviziitan eldonon de la Contes, kvankam li suferis pro grava malsano. En tiu sama jaro, La Fontaine konvertiĝis al kristanismo. Juna pastro, S-ro Poucet, provis konvinki lin pri la malkonveneco de la Contes, kaj oni diras, ke oni postulis la detruon de nova teatraĵo – kaj li konsentis pri tio – kiel pruvon de pento.[7] La Fontaine ricevis la viatikon, kaj dum la sekvaj jaroj li daŭre verkis poemojn kaj fablojn.[8]

Oni rakontas historion pri la juna duko de Burgonjo — lernanto de Fénelon kaj tiutempe nur dekunu-jara —, kiu proprainiciate sendis 50 louis-monerojn al La Fontaine kiel donacon. Tamen, kvankam La Fontaine portempe resaniĝis, li estis malfortigita de aĝo kaj malsaneco; liaj novaj gastigantoj devis prefere flegi ol distri lin, kion ili faris tre zorgeme kaj afable. Li ankoraŭ iom laboris, interalie finpretigante siajn Fables; sed li postvivis Madame de la Sablière nur dum iom pli ol du jaroj, kaj mortis la 13-an de aprilo 1695 en Parizo, en la aĝo de sepdek tri jaroj. Kiam malfermiĝis la tombejo Père Lachaise en Parizo, oni translokigis tien la restaĵojn de La Fontaine. Lia edzino postvivis lin preskaŭ dek kvin jarojn.[6]

Anekdotoj

[redakti | redakti fonton]

La kurioza personeco de La Fontaine, simile al tiu de iuj aliaj verkistoj, fariĝis temo de ia legendo en la literatura tradicio. Jam frue, lia distemeco kaj indiferento pri aferoj provizis materialon al Gédéon Tallemant des Réaux. Liaj pli postaj samtempuloj kontribuis al la vastiĝo de tiu rakontaro, kiun finfine akceptis la 18-a jarcento; inter tiuj anekdotoj estas: la renkontiĝo de La Fontaine kun lia filo, kiam oni informis lin pri ties identeco kaj li rimarkigis: "Ho, jes, mi opiniis, ke mi jam vidis lin ie!"; lia insistado pri duelo kontraŭ supozata admiranto de lia edzino, kaj lia posta gaja peto al tiu sama persono viziti lian hejmon kiel antaŭe; lia apero en socio kun la ŝtrumpoj renversitaj (kun la interna flanko ekstere); ktp. — kaj, kontraste, aliaj rakontoj pri lia mallerteco kaj silentemo, se ne eĉ evidenta malĝentileco, en sociaj kunvenoj.[6]

La Fontaine estis proksima amiko kaj aliancano de Isaac de Benserade, la ĉefa literatura malamiko de Jean de La Bruyère. Unu el la ĉefaj fontoj de tiuj anekdotoj estas Louis Racine, kiu ricevis ilin de sia patro, delonga kaj proksima amiko de La Fontaine dum pli ol tridek jaroj. Eble la plej rimarkinda el ĉiuj tiuj rakontoj estas tiu de la kvaropo de Vieux Colombier; ĝi rakontas, kiel Molière – dum Racine kaj Boileau spritumis pri le bonhomme ("la ulo") aŭ le bon ("la bonulo", ambaŭ kromnomoj, per kiuj La Fontaine estis familiare konata) – rimarkigis al ĉeestanto: "Nos beaux esprits ont beau faire, ils n'effaceront pas le bonhomme" (t.e. "kiom ajn brilaj estas niaj intelektuloj, ili ne forviŝos le bonhomme"). Ili ja ne forviŝis tion.[6]

El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj esceptoj) estas reverkado de malnovaj Fabloj de Ezopo (antikva Helenio), Fedro (romia latino), Laurentius Abstemius (mezepoko), Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.

La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu: li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili.

Kelkaj fabloj de Lafonteno estis tradukitaj de Serĝo Sir' kaj publikigitaj en apartaj numeroj de Sennaciulo.[9])

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Adonis (1658)
  • Elégie aux nymphes de Vaux (poezio, 1662)
  • Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
  • Fables (fabloj, 1668-1694)
  • Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)

La Korvo kaj la Vulpo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korvo kaj Vulpo.
La Korvo kaj la Vulpo
 
La Korvo kaj la Vulpo

Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Pejno Simono[10])

La Cikado kaj la Formiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cikado kaj Formiko.
La Cikado kaj la Formiko
 

La Cikado kantinte
Kantis dum somer' sen fin'
Cikadin'.
Kiam frosta vento blovis
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet'
Da muŝeto aŭ vermet';
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin'.
Kaj ŝi petis kun insisto:
"Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon'.
Mi vin pagos, laŭ ordon',
En Aŭgust', pro best-honor',
La procenton kun valor'."
Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
"Kion faris vi somere?"
Diris ŝi al pruntulino.
— "Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu — kantis mi."
— "Kantis? — gaja jen meti'!
Nun ekdancu post la kantoj!"

La Cigale ayant chanté
Tout l’Eſté,

Se trouva fort dépourvuë
Quand la biſe fut venuë.
Pas un ſeul petit morceau
De mouche ou de vermiſſeau.
Elle alla crier famine
Chez la Fourmy ſa voiſine ;
La priant de luy preſter
Quelque grain pour ſubſiſter
Juſqu’à la ſaiſon nouvelle.
Je vous payray, luy dit-elle,
Avant l’Ouſt, foy d’animal,
Intereſt & principal.
La Fourmy n’eſt pas preſteuſe ;
C’eſt là ſon moindre défaut.
Que faiſiez-vous au temps chaud ?
Dit-elle à cette emprunteuſe.
Nuit & jour à tout venant
Je chantois, ne vous déplaiſe.
Vous chantiez ? j’en ſuis fort aiſe.
Et bien, danſez maintenant.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Antoni Grabowski)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
  • Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
  • La korvo kaj vulpo; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Lafonten/o. Franca poeto, aŭtoro de fabloj (J. de La Fontaine, 1621−1695)."
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 Saintsbury 1911, p. 69.
  3. ↑ Mackay, Agnès Ethel. (1a de Novembro 1973) La Fontaine and his friends: a biography. G. Braziller. ISBN 978-0-8076-0694-0.
  4. ↑ (18a de Februaro 2000) Selected Fables. Courier Dover Publications, p. 4–. ISBN 978-0-486-41106-4.
  5. ↑ Saintsbury 1911, pp. 69–70.
  6. 1 2 3 4 5 Saintsbury 1911, p. 70.
  7. ↑ Eugene Gerurez, An essay on the life and works of Jean de la Fontaine[rompita ligilo], The Fables of La Fontaine, trans. Walter Thornbury, London and New York 1886
  8. ↑ Sanctis, Sante (2013). Religious Conversion: A Bio-Psychological Study. Routledge. p. 296
  9. ↑ Sergo Sir', "Amoro kaj Frenezo" en Sennaciulo, numero 1453-1455, septembro (en kovrilpaĝo, sed julio-oktobro en paĝopiedoj) 2026. p. 28.
  10. ↑ La Korvo kaj la Vulpo (el Retarkivo 2005)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]