Fenikuledoj
Verda arbupupo, Phoeniculus purpureus, en la Nacia Parko Marakele, Limpopo, Sudafriko | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La Fenikuledoj (Phoeniculidae), arbupupoj, arbarupupoj aŭ cimitarbekuloj estas malgranda familio en Afriko, Phoeniculidae, de preskaŭpaserinaj birdoj. Ili loĝas sude de la Sahara Dezerto kaj ne estas migrantaj. Kvankam tiu familio estas nune limigita al subsahara Afriko, restaĵoj de fosilioj montris, ke tiu familio iam havis pli grandan distribuadon. Fosilioj atribuitaj al tiu familio troviĝis en rokoj el la Mioceno en Germanio.[1]
La Fenikuledoj estis rilatitaj al la alcionoj, la koracioj, kaj la upupoj, formante kladon kun tiu lasta laŭ Hackett et al. (2008).[2] La proksiman rilaton inter la Upupo kaj la Fenikuledoj subtenas la kunhavata kaj unika naturo de ties piedingoj.[3] Ili ĉefe similas al la veraj upupoj pro ties longaj subenkurbaj bekoj kaj mallongaj rondoformaj flugiloj. Laŭ genetikaj studoj, la du genroj Phoeniculus (aŭ veraj fenikuloj) kaj Rhinopomastus, ŝajne diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 milionoj da jaroj, kaj tiele kelkaj sistematikistoj traktas ilin kiel apartaj subfamilioj aŭ eĉ apartaj familioj.[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La arbupupoj estas morfologie distinga grupo, kiun oni verŝajne ne konfuzos kun iu ajn alia.[5] Tiuj specioj estas mezgrandaj (23–46 centimetrojn longaj, el kio granda parto estas la vosto).[4] Ili havas metalecan plumaron, ofte bluan, verdan aŭ purpuran, kaj mankas al ili kresto.[6] Ambaŭ seksoj similas unu al la alia ĉe ĉiuj specioj krom du: la Brunkapa arbupupo kaj la Cimitarbeka arbupupo.[7] Iliaj bekoj estas aŭ ruĝaj aŭ nigraj, kvankam junuloj de specioj kun ruĝaj bekoj ankaŭ havas nigrajn bekojn, kaj la koloro de la beko rilatas al la aĝo. La kruroj estas skarlataj aŭ nigraj, mallongaj, kun dikaj tarsoj. Ili grimpas sur arbotrunkojn simile al pegoj, kaj manĝante surgrunde ili saltetas anstataŭ marŝi kiel la vera upupo.[5] Iliaj vostoj estas longaj kaj forte ŝtupformaj (la centraj plumoj estas la plej longaj) kaj elstare markitaj per blanko, same kiel iliaj flugiloj.[4][7]
Teritorio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Tiuj ĉi estas birdoj de malfermaj arbaroj, savanoj aŭ dornarbustaroj, kaj ili vivas ĉefe sur arboj. Ili bezonas grandajn arbojn kaj por manĝi, kaj por trovi kavojn taŭgajn por nestado kaj por ripozado dum la nokto. Du specioj troviĝas ekskluzive en pluvarbaroj: nome la Brunkapa arbupupo kaj la Blankakapa arbupupo. Ĉiuj aliaj specioj troviĝas en pli malfermaj arbaraj kaj arbustaj terenoj.[5]
Ili manĝas artikulojn, precipe insektojn, kiujn ili trovas esplorante per siaj bekoj en putra ligno kaj en fendoj de la arboŝelo.[7] Ili nestas en senkovraĵaj arbotruoj, kie ili demetas du ĝis kvar ovojn, kiuj estas bluaj, grizaj aŭ oliveckoloraj, kaj senmakulaj ĉe la plej multaj specioj.[4]
Upupoj ĉasas predojn ĉefe surgrunde, uzante siajn langosimilajn bekojn por kolekti insektojn de la grundo aŭ herbo. La lango de la upupo okupas du trionojn de la longo de la beko.[8]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Estas jenaj ok specioj.
Familio: Fenikuledoj
| Bildo | Genro | Vivantaj specioj |
|---|---|---|
| Phoeniculus Jarocki, 1821 |
| |
| Rhinopomastus Jardine, 1828 |
| |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mayr, Gerald (2000). “Tiny Hoopoe-Like Birds from the Middle Eocene of Messel (Germany)”, Auk 117 (4), p. 964–970. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282000%29117%5B0964%3ATHLBFT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2000)117[0964:THLBFT]2.0.CO;2]].
- ↑ (2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–8. doi:10.1126/science.1157704.
- ↑ (1975) “The Bony Stapes in the Upupidae and Phoeniculidae: Evidence for Common Ancestry”, The Wilson Bulletin 87 (3), p. 416–417. Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2011-09-06 .
- 1 2 3 4 Fry, C. Hilary. (2003) “Wood-hoopoes”, Perrins, Christopher: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. [htt://archive.org/details/fireflyencyclo0000unse/e/383 383]. ISBN 1-55297-777-3.
- 1 2 3 Ligon, D. (2001) Handbook of the Birds of the World. Volume 6, Mousebirds to Hornbills. Lynx Edicions, p. [htt://archive.org/details/handbookofbirdso0001unse/e/412 412–427]. ISBN 84-87334-30-X.
- ↑ Forshaw, Joseph. (1991) Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 148–149. ISBN 1-85391-186-0.
- 1 2 3 Zimmerman, Dale A.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, p. 395. ISBN 0691010218.
- ↑ (2011) “"Surface Morphology of the Tongue of the Hoopoe (Upupa Epops)"”, Journal of American Science 7 (1).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Upupaj filmetoj en The Cornell Lab of Ornithology - Macaulay Library
| ||||||||||||||||||


