Ekstremaduro (hispane Extremadura [e(ɣ)stɾemaˈðuɾa], ekstremadure Estremaúra [eʰtːɾemaˈuɾa], portugale Estremadura [(ɨ)ʃtɾɨmɐˈðuɾɐ]) estas aŭtonoma komunumo aŭ regiono en Hispanio. Ĝi havas areon de 41.601 km² kaj proksimume 1 000 000 loĝantojn (ekzakte estis 1 052 790 loĝantoj laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2024). Ekstremaduro estas sudokcidente de Madrido kaj oriente de Lisbono kaj estas ĉirkaŭ 39° Norde kaj 6° Okcidente. Ĝi konsistas el la provincoj Badajoz [badaĥos'] kaj Cáceres [kAseres]. La ĉefurbo de la regiono estas Merido, hispane Mérida [mErida], en la provinco Badajoz.

Ekstremaduro
ekstremadure: Estremaúra
hispane Extremadura
aŭtonoma komunumo
Oficiala nomo: Extremadura
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provincoj
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Merido
 - alteco 217 m s. m.
Ĉefurbo Merido
 - koordinatoj 38° 54′ 00″ N 06° 20′ 00″ U / 38.90000 °N, 6.33333 °U / 38.90000; -6.33333 (mapo)
Areo 41,634 km² (4 163,4 ha)
Loĝantaro 1 052 790 loĝantoj (2024)
Denseco 25 loĝ./km²
Aŭtonomeco 26-a de februaro 1983
Ĉefulo María Guardiola

(ekde 17-a de julio 2023)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-EX
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Extremadura
Retpaĝo: Registaro de Ekstremaduro
Map

Aliaj ekstremaduraj urboj aŭ vilaĝoj estas: Almendralejo, Don Benito, Medellín, Montijo, Villanueva de la Serena kaj Zafra en provinco Badajoz. Coria, Guadalupe, Hervás, Navalmoral de la Mata, Plasencia kaj Trujillo en provinco Cáceres.

La ekonomio de Ekstremaduro baziĝas ĉefe sur agrokulturo. Ĉe la rivero Gvadiano, la terenoj akvumitaj de Plan Badajoz permesis pliigon de la produktovario.

Etimologio de la nomo

redakti

Pri la originoj de la nomo de Ekstremaduro ekzistas diversaj hipotezoj:

La nomo de Ekstremaduro derivas de la latina "Extrema Dorii" ("Ekstremoj de la Doŭro", aŭ prefere "En la alia ekstremo de la Doŭro", pro sia pozicio sude de ĉi tiu rivero), kun kio oni enoficigis la teritoriojn staritaj sude de la baseno de la rivero Doŭro;

La nomon Ekstremaduron oni uzis dum la Rekonkero por enoficigi al la teritorioj staritaj en la "ekstremoj", la limo, de la kristanaj regnoj de la nordo kun Al-Andalus.

Oni ne devas konfuzi Ekstremaduron kun la antikva portugala provinco Estremaduro, kvankam la noma origino estus la samo.

Geografio

redakti
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Distriktoj de Ekstremaduro.

Ekstremaduro kuŝas inter la 37° 57′ No kaj la 40° 85′ No latitude kaj inter la 4° 39′ Or kaj la 7° 33' Or longitude.

La surfaco de Ekstremaduro estas de 41.633 km², estante do la kvina Aŭtonoma Komunumo de Hispanio laŭ surfaco.

Montaroj

redakti

Norde leviĝas la montaroj de la Disiga Montaro, kun la Sierra de Gredos, Sierra de Béjar kaj Sierra de Gata. Ĉe la mezo ni trovas la Sierra de las Villuercas kaj la Sierra de San Pedro, kiu apartenas la Montoj de Toledo.

Sude leviĝas Sierra Morena, kio apartigas Ekstremaduron kaj Andaluzion.

Riveroj

redakti

La riveroj kioj trairas Ekstremaduron estas la Taĵo, la Gvadiano, la Gvadalkiviro kaj la Doŭro.

Klimato

redakti

Ekstremaduro havas mediteranean klimaton, escepte en la nordo, kie la klimato estas kontinenta, kaj en la okcidento, kie la Atlantika influo faras ke la klimato estus pli milda.

Ĝenerale, Ekstremaduro havas somerojn tre varmaj kaj sekaj, kun malmultaj pluvoj, kaj longajn vintrojn mildigitaj pro la oceana influo de la portugala atlantika marbordo.

Temperaturoj

redakti

En la nordo de Ekstremaduro, la temperaturoj estas pli malaltaj ol en la sudo. Dum la somero la temperaturo povas altiĝi pli ol 40 gradoj.

Loĝantaro

redakti
Plej loĝataj urboj
Pozicio Urbo Loĝantaro
1ªBadajoz149.748
2ªCáceres90.218
3ªMerido53.915
4ªPlasencia39.785
5ªDon Benito34.051
6ªAlmendralejo31.424
7ªVillanueva de la Serena24.932
8ªNavalmoral de la Mata17.099
9ªZafra16.417
10ªMontijo15.648

Ekstremaduro havas 1.086.373 loĝantojn, do, prezentas la 2,74% de la hispania loĝantaro (44.708.964 loĝ.). Ĝia loĝantara denseco estas tre malalta (25,81 loĝ/km²) komparante ĝin kun la hispania (84,42 loĝ/km²).

La plej loĝata provinco estas Badajoz kun 673.474 loĝantoj, kun loĝantara denseco de 30,94 loĝ/km². Ankaŭ estas la plej granda provinco de Hispanio (21.766 km²). La plej gravaj urboj laŭ sia loĝantaro estas Badajoz (143.748 loĝ), Cáceres (90.218 loĝ), Mérida (53.915 loĝ) kaj Plasencia (39.874 loĝ).

Historio

redakti

Mérida havas gravajn romiajn ruinojn; ĝi estis la urbo Emerita Augusta en la romia provinco Luzitanio. Poste ĝi estis daŭre ĉefurbo dum visigota kaj araba epokoj. Ankaŭ Badajoz estis ĉefurbo en araba epoko.

La rekonkero kristana kontraŭ islamaj okupantoj okazis dum la 13a jarcento. Juda aŭ islama loĝantaro restis izolita en kelkaj vilaĝoj.

Dum la 16a jarcento ekstremaduraj malriĉaj hidalgoj kiel Hernán Cortés, Pedro de Valdivia kaj Francisco Pizarro iĝis konkeristoj en Ameriko. Komence de la 19a jarcento la milito kontraŭ la francaj okupantoj trakuris la regionon: unu grava batalo okazis en Medellín.

ekstera fasado de la asembleo de Ekstremaduro

Dum la Hispana Enlanda Milito provinco Cáceres estis ekde la komenco en frankisma flanko, sed male okazis en suda provinco Badajoz, kiu estis konkerita de tiu flanko okazanta terurajn amasmortigojn kaj en ĉefurbo Badajoz kaj en la tuta provinco.

Moderne, dum la dua duono de la 20a jarcento, multaj ekstremaduranoj migris por labori al industriaj Katalunio, la Madrida Regiono, Eŭskio, kaj eĉ Francio, Germanio kaj Svisio.

Politiko

redakti

La regiono disponas de aŭtonomeco en la sistemo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj kaj laŭ la Estatuto de Autonomía de Ekstremaduro. Ĉiun kvaran jaron okazas regionaj balotoj kaj la elektitoj komponas la Parlamenton de Ekstremaduro. Estas tiu instanco kiu elektas la Prezidanton de Ekstremaduro, kiu siavice elektas la "consejeros" (kvazaŭ ministrojn). Ekde la ekvalidigo de la Estatuto de Autonomía la Prezidanto estis ĉu de la socialisma partio PSOE ĉu de la dekstra partio PP.

Naturo

redakti

Rilate la naturan medion Ekstremadura apartaĵo estas ĝiaj naturaj herbejoj prisemitaj per kork-kverkoj kaj anzinoj, kiuj estas la ĉefa vintro-ripozejo de la okcident-eŭropaj gruoj (rilate la migradon vidu: Der). Ties kvanto estis en 1995/96 pr. 48 000 travintrintoj. De kelkaj jaroj estas minacoj sur tiu natura medio. Multaj lokoj estas protektitaj de la regionaj aŭtoritatoj kiel naturaj rezervejoj. Plej elstara estas Nacia Parko Monfragüe.

Amaskomunikiloj

redakti

Ĉefaj tagĵurnaloj estas Hoy (distribuita ĉefe en la provinco Badajoz) kaj El Periódico Extremadura (distribuita ĉefe en la provinco Cáceres). La regiono disponas de propra televida kanalo Canal Extremadura.

Lingvoj

redakti

La sola lingvo kiu estas oficiale agnoskita estas la hispana (kies lokaj dialektoj kolektive nomiĝas ekde la fino de la 20-a jarcento castúo), sed ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj:

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. ↑ Unesco.es[rompita ligilo]
  2. ↑ Maria da Conceição Vilhena. Hablas de Herrera y Cedillo.
  3. ↑ Manuel J. Sánchez Fernández: “Apuntes para la descripción del español hablado en Olivenza”, Revista de Extremadura, 23, 1997, paĝo 110
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.