Saltu al enhavo

Dietrich Theden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietrich Theden
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1857 (1857-06-15)
en Wankendorf
Morto 31-an de oktobro 1909 (1909-10-31) (52-jaraĝa)
en Funchal
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Dietrich THEDEN (naskĝintala 15-an de junio 1857 en Wankendorf-Bansrade, mortinta en novembro 1909 je Funchal) estis germana verkisto.

Estante filo de farmisto li trejniĝis por bazlerneja instruisteco. Post kelkaj staĝaj jaroj kaj finekzameniĝo ĉe la Porinstruista seminario de Eckernförde li deĵoris inter 1879-84 je orfejoj de Wandsbek kaj Hamburgo. Tiutempe li publikigis la literaturhistoriaĵon Führer durch die Jugendliteratur kaj novelojn. De 1884 li estas redaktisto de la gazeto ĉe Die Gartenlaube el Leipzig (de 1888 de Stutgarto). De 1890 Theden eldonas kaj porjunulan periodaĵon Universum kaj inter 1894-96 al semajngazeton Zur guten Stunde. Post tio li iĝis liberprofesia verkisto.

Theden verkis romanojn kaj novelojn, i.a. sur la kampo de porjunula kaj krima literaturoj. Theden krome eldonas aĵojn ekz. de Friedrich Gerstäcker, Balduin Möllhausen kaj Friedrich Jacobs. Barbara Neuhaus en postparolo[1] atentigas pri la alta moraleco kaj la finfine venkonta bono en lia verko Menschenhasser kaj pri la fakto ke la el malurbo origininta Theden antaŭ la aĝo de 30 jaroj serĉas intence la grandurban etoson de Berlino. Intrigoj en distraj romanoj de lia tempo ne malofte pasas en fremdaj landoj, kio modis post kiam ankau Germanujo fariĝis imperiisma lando.

  • Führer durch die Jugendliteratur, Hamburg 1883
  • In der Fremde, Leipzig 1883
  • Für's Kind, Leipzig 1884
  • Laßt euch erzählen, Leipzig 1888
  • Jugendgrüße, Dresden [k.a.] 1891
  • Im Banne der Leidenschaft, Berlin 1894
  • Ein Verteidiger, Stuttgart 1896. (interrete)
  • Auf der Flucht und andere Geschichten, Vroclavo 1898. (interrete)
  • Der Friesenpastor, Stuttgart [k.a.] 1898
  • Frauenliebe, Vroclavo 1899
  • Im Zick-Zack, Vroclavo 1899. (interrete)
  • Der Advokatenbauer, Stuttgart 1900. (interrete)
  • Ein Verteidiger, 1900
  • Herzgold, Dresden 1901
  • Neues Novellenbuch, Vroclavo 1901
  • Leben um Leben, Berlin 1903. (interrete)
  • Menschenhasser, 1904. (interrete)
    • Menschenhasser. Ein klassischer Berliner Kriminalroman. Neuausgabe Hofenberg, Berlin 2021, ISBN 978-3-7437-3957-4.
  • Fein gesponnen, Bonn 1905
  • Um deutsche Art, Berlin 1906
  • Rätsel der Liebe, Leipzig 1910
  • Menschenhasser, Berlin 1912
  • Die zweite Buße, Stuttgart 1913. (interrete)
  • Das lange Wunder und andere Kriminalgeschichten, Stuttgart 1914

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Eldono fare de Verlag Das Neue Berlin, Eosta Berlino 1985 - La historio turniĝas ĉirkaŭ riĉa reveninto nomata Hunter, kiu post multaj jaroj eksterlande venas al Berlino. Kiam li ekscias, ke lia eksedzino eble mortigis iliajn komunajn infanojn, li eksekvas ŝian spuron por venĝi. Tipaj por la verkaro de Theden, en la intrigo staras en la antaŭplano moralaj demandoj, justa sensiveco kaj la psikologia escepta situacio de la roluloj.