Bluflugila kukabarao
Bluflugila kukabarao, masklo
Bluflugila kukabarao, ino | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Dacelo leachii (Vigors & Horsfield, 1826) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Bluflugila kukaburo[1], Bluflugila kukabarao aŭ Bluvosta kukabarao, Dacelo leachii estas unu el la plej malgrandaj specioj de kukabaraoj, tio estas birdoj de la familio de Halcionedoj, ĉirkaŭe 40 cm longa.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas simila al la Rida kukaburo, sed havas helkolorajn okulojn, ne havas traokulan strion, kaj havas pli da bluo en flugiloj ol la aliaj specioj de tiu genro. Ankaŭ la vosto estas blua, anstataŭ ruĝbruna kun strioj, kiel ĉe la Rida kukaburo, sed la vostofino ĉe tiu ĉi specio estas ankaŭ blanka, sed eĉ pli rimarkinde. La beko estas simila: fortika, hela supre, malhela sube; kaj ankaŭ la ĝenerala koloro estas simila: malhelbruna en dorso kaj kremokolora ĝenerale.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]La Bluflugila kukaburo havas distribuon el suda Novgvineo kaj la plej malsekaj partoj de norda Aŭstralio, al suda Kvinslando tra la Supra Fino, kaj tiom malproksime sude en marbordo de Okcidenta Aŭstralio kiom ĝis la areo de la golfeto Shark. La scienca nomo rememoras la britan zoologon William Elford Leach.
Disvastigita kaj ofta tra sia granda teritorio, la Bluflugila kukaburo estas klasita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Dacelo leachii cervina
- Dacelo leachii cliftoni
- Dacelo leachii intermedia
- Dacelo leachii kempi
- Dacelo leachii leachii
- Dacelo leachii occidentalis
- Dacelo leachii superflua
Bildoj
[redakti | redakti fonton]- Masklo
- Ino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Dacelo leachii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne Minacata
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
| ||||||||||||||||||


