Saltu al enhavo

Besta loto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Besta Loto (Jogo do Bicho, /ĵogu du biŝu/) estas tradicia lotumado en Brazilo, en kiu la numeroj rilatas al 25 bestoj, laŭ alfabeta ordo (en la portugala). Ĝi funkcias paralele al la oficialaj lotoj de la federacia kaj subŝtataj registaroj kaj estas tre populara.

La 3-an de julio 1892, la entrepreno tiam respondeca pri la Bestoĝardeno de Rio-de-Ĵanejro, aranĝis specialan bankedon por lanĉi kampanjon, kiu permesus altiri vizitantojn. João Batista Viana Drummond, Barono de Drummond, la direktoro, kreis la unuan bestoĝardenon en la urbo en 1888 kaj elpensis tagan lotumadon de unu el 25 besto-nomoj. La vizitanto de la bestoĝardeno povis akiri je la eniro, per 1$000 (unu mil-rejso, la tiama monunuo) bileton presitan kun bildo de unu el la bestoj. Tiuj, kiuj havis la bildon de lotumita besto, ricevis premion je 20$000 (dudek mil-rejsoj). La unua okazinta lotumo disdonis 460$000 (kvarcent sesdek mil rejsojn) je premio.

Nur dudek tagojn poste jam estis plendo al la polico pri tiu hazardludo, malpermesata praktiko se organizata de privatuloj en Brazilo.

Estas du formoj organizi la numerojn, la t.n. "grupo", aŭ ĝenerala numero, kaj la fina "deko" aŭ ĉefa numero, jene:

Grupo Besto "Deko", la du lastaj ciferoj
01Struto01020304
02Aglo05060708
03Azeno09101112
04Papilio13141516
05Hundo17181920
06Kaprino21222324
07Virŝafo25262728
08Kamelo29303132
09Serpento33343536
10Kuniklo37383940
11Ĉevalo41424344
12Elefanto45464748
13Koko49505152
14Kato53545556
15Aligatoro57585960
16Leono61626364
17Simio65666768
18Porko69707172
19Pavo73747576
20Meleagro77787980
21Virbovo81828384
22Tigro85868788
23Urso89909192
24Cervo93949596
25Bovino97989900

Kiam homo sonĝas, aŭ vidas ion, kiu memorigas pri besto per karaktero, aŭ similan aferon, oni lotumas. Eblas riski per ĝenerala aŭ specifa numero. Ju pli specifa la numero, des pli alta la premio. Do, ekzemple, 25 rilatas al la bovino grupe, same kiel 97, 197, 1197. Se oni vetas per 11197 kaj tiu numero estas lotumita, oni do gajnas grandan premion, sed se oni riskas nur per 97, oni ricevos malgrandan premion. La plej malgranda premio estus 25 (11197 kvarone sen decimaloj), kaj oni gajnus trioble la vetitan sumon.

Krome, tiuj bestoj rilatas al ia homa karaktero: Cervo rilatas al samseksamuloj, Bovino al prostituitinoj, Papilio al infanoj ktp. Tio permesas interpreti sonĝojn, okazaĵojn ktp. Ankaŭ oni povas diri ke numero estas ligita al karakteroj. Do 24 estas malŝatata numero, sed sen troigo, iu ridas kiam sidiĝas en seĝo n-ro 24, ekzemple, ĉar tio rilatas al samseksumo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.