Arthur Waley
Arthur David WALEY, fakte Arthur David SCHLOSS (ĉine 亞瑟 偉利 / 亚瑟 伟利) (n. la 19-an de aŭgusto 1889 en Tunbridge Wells, Anglio ; m. la 27-an de junio 1966 en Highgate, Londono) estis brita orientalisto, ĉinologo kaj tradukisto.
Li estis konata pro siaj majstraj tradukoj de ĉina kaj japana poezio kaj literaturo kaj klasika ĉina filozofio, tradukoj kiuj influis okcidentan ĉinologion kaj modernan anglan poezion.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Waley produktis ampleksan korpuson de tradukverko. Liaj verkoj inkluzivas la antologion de klasika ĉina poezio, Li Bai, la Daodeĝing, la Analektoj de Konfuceo, kaj la popularan romanon Xiyouji (Pilgrimado al la Okcidento), kiu rakontas pri la monaĥo Xuanzang kaj la Simio-Reĝo Sun Wukong, el la ĉina. Li tradukis la plej gravan klasikan japanan romanon, La Rakonto de Genĝi (Genĵi monogatari) de Murasaki Shikibu, kaj La Kapkusena Libro (elekto) de Sei Shōnagon el la japana. Liaj anglaj tradukoj servis kiel modeloj por pliaj tradukoj en aliajn eŭropajn lingvojn. Lia verko La No-teatraĵoj de Japanio, estis entuziasme ricevita de Kurt Weill kaj Bertolt Brecht. Lia traduko de Taniko, aŭ La Ĵeto en la Valon, fariĝis la bazo por la didaktika teatraĵo La Jes-Diranto. Hodiaŭ, la tradukoj de Waley mem estas konsiderataj grava parto de la angla literaturo, kaj en la kazo de Genji Monogatari ekzistas eĉ (laŭ Ivan I. Morris) voĉoj, kiuj konsideras lian tradukon pli sukcesa ol la originalo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]Tradukoj
[redakti | redakti fonton]

- A Hundred and Seventy Chinese Poems, 1918
- More Translations from the Chinese (Alfred A. Knopf, New York, 1919).
- The Story of Ts'ui Ying-ying (Yingying zhuan) – pp. 101–113[1]
- The Story of Miss Li (The Tale of Li Wa) – pp. 113–136[1]
- Japanese Poetry: The Uta, 1919. A selection mostly drawn from the Man'yōshū and the Kokinshū.
- The Nō Plays of Japan, 1921
- The Temple and Other Poems, 1923
- The Tale of Genji, by Lady Murasaki, 1925–1933
- The Pillow Book of Sei Shōnagon, 1928
- The Way and Its Power: A Study of the Tao Te Ching and its Place in Chinese Thought, 1934. A commentary on Tao Te ching, attributed to Laozi, and full translation.
- The Book of Songs (Shih Ching), 1937
- The Analects of Confucius, 1938
- Three Ways of Thought in Ancient China, 1939
- Translations from the Chinese, a compilation, 1941
- Monkey, 1942, traduko de 30 el la 100 ĉapitroj de Pilgrimado al la Okcidento de Wu Cheng'en
- Chinese Poems, 1946
- 77 Poems, Alberto de Lacerda, 1955
- The Nine Songs: A Study of Shamanism in Ancient China, Qu Yuan, 1955
- Yuan Mei: Eighteenth-Century Chinese Poet, 1956
- Ballads and Stories from Tun-Huang, 1960
Originalaj verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Introduction to the Study of Chinese Painting, 1923
- The Life and Times of Po Chü-I, 1949
- The Poetry and Career of Li Po, 1950 (kun kelkaj originalaj tradukoj)
- The Real Tripitaka and Other Pieces, 1952 (kun kelkaj originalaj kaj antaŭe publikigitaj tradukoj) The Opium War through Chinese Eyes, 1958
- The Secret History of the Mongols, 1963 (kun originalaj tradukoj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Nienhauser, William H. "Introduction." In: Nienhauser, William H. (editor). Tang Dynasty Tales: A Guided Reader. World Scientific, 2010. (ISBN 9814287288), 9789814287289. p. xv.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- E. Bruce Brooks, "Arthur Waley" Universitato de Masaĉuseco.
- la traduko de Waley de La Vojo kaj Ties Potenco
- Verkoj de Arthur Waley ĉe Projekto Gutenberg

