Saltu al enhavo

Aquella casa en las afueras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aquella casa en las afueras
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1980
Ĝenro suspensa filmo
Reĝisoro(j) Eugenio Martín
Scenaro Eugenio Martín • Manuel Summers
IMDb
v • d • r

Aquella casa en las afueras (Tiu eksterurba domo) estas hispana trilera drama filmo, premierita la 20an de oktobro 1980, reĝisorita de Eugenio Martín Márquez kaj ĉefrolulita de Javier Escrivá, Silvia Aguilar kaj Alida Valli.[1][2]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Geedzoj venas ekloĝi al domo eksterurba, ĉar ŝi, Silvia, estas graveda kaj ili supozas, ke ŝi bezonas trankvilecon. Post instalado en la nova hejmo, ŝi sentas malbonajn memorojn kaj konas sinjorinon, Isabel, kiu loĝas tie delonge kaj helpas la estontan patrinon en la hejmtaskoj. Ŝi memoras iamaj restadon en tiu domo, kie fakte oni fifaris eksterleĝajn abortojn. Ĉiuj priokupiĝas ĉar Silvia malbone fartas. Silvia rakontas al Isabel, ke ŝi abortis tie antaŭ jaroj, kiam ŝi estis tre juna. Ĉio komplikiĝos. Isabel ŝajnigas, ke ŝi scias nenion pri iama abortejo, sed ĉio sugestas, ke ŝi estis parto de tiu teamo aŭ ĉiuokaze ŝi havas mensajn problemojn. Finfine oni komprenas, ke okazas ambaŭ aferoj, kaj ŝi intencas puni virinojn kiuj iam abortis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Javier Escrivá kiel Joaquín
  • Silvia Aguilar kiel Nieves Ruiz
  • Alida Valli kiel Isabel
  • Mara Goyanes kiel Charo
  • Carmen Maura kiel sociala helpistino
  • Gabriel Llopart
  • Laura Cepeda kiel Laura
  • María Teresa Tojar
  • Fernando Chinarro

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ejarque, Cristina (23a de marto 2014). «La alternativa - Aquella casa en las afueras (Eugenio Martín)». Cine Maldito. Konsultita la 11an de oktobro 2019.
  2. ↑ «La pantalla de Madrid: Aquella casa en las afueras». Madriz. 12a de septembro 2017. Arkivita el la originalo la 12an de oktobro 2019. Konsultita la 11an de oktobro 2019.