Saltu al enhavo

Antaŭkambrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Antaŭkambrio estas la longa tempo de la Tera formiĝo ĝis la apero de unuaj prabestoj, kiu daŭris de antaŭ 4.600 ĝis antaŭ 570 milionoj da jaroj. Dum tiu tempo ne ekzistis formoj de vivo krom eble mikroboj. Ĝi estas komuna nomo por ĉiuj eraoj kaj formacioj antaŭ Kambrio. La antaŭkambria erao dividiĝas je du grandaj partoj:

  • Arkeozoiko - la unua erao de Antaŭkambrio, dum kiu apenaŭ ekzistis vivantaj organismoj sur la planedo Tero. Proksimuma aĝo - 4.500 milionoj da jaroj.
  • Proterozoiko - la dua erao de Antaŭkambrio. Proksimuma aĝo - 1.100 milionoj da jaroj.

Ĉi tiun epokon sekvis la paleozoika erao, dum kiu evoluis la plimulto de la nun ekzistantaj plantoj kaj bestoj.