Fluta kraktiko
Aspekto
(Alidirektita el Aŭstralia pigo)


Fluta kraktiko[1] (Gymnorhina tibicen, antaŭe Cracticus tibicen) estas mezgranda nigrablanka paseroforma birdo indiĝena en Aŭstralio kaj suda Novgvineo. En la angla ĝi estas konata kiel aŭstralia pigo (angle: Australian magpie) pro la similaj nigra-blankaj plumoj, kvankam ĝi estas nek pigo nek proksima parenco de pigoj. Ĝi estas membro de la Artamedoj kaj parenca al la birdoj de la genro Cracticus. Iam G. tibicen estis konsiderata tri malsamaj specioj, sed zonoj de hibridiĝo inter formoj plifortigis la ideon de ununura specio kun kelkaj subspecioj, el kiuj almenaŭ 9 estas nune agnoskataj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio surbaze de la listo de AviList kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard