Saltu al enhavo

Ŝanĵao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝanĵao
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 334000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 491 088  (2020) [+]
Loĝdenso 285 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 27′ N, 117° 58′ O (mapo)28.441944444444117.96333333333Koordinatoj: 28° 27′ N, 117° 58′ O (mapo) [+]
Areo 22737,25 km² (2 273 725 ha) [+]
Ŝanĵao (Ĉinio)
Ŝanĵao (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ŝanĵao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shangrao [+]
v • d • r

Ŝanĵao, per simpligita ĉina skribo 上饶, per tradicia ĉina skribo 上饒, per pinjino Shàngráo estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ĝjangŝjio en Ĉina Popola Respubliko.

Riverborda panoramo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 6 491 088 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Urba panoramo kun ponto

Ŝanĵao kuŝas en tre varia areo kun ebenaĵoj, montoj, montetoj, valoj kaj riveroj. La areo kovras 22 791 km² kaj konsistas el 12 distriktoj. Provinca sidejo Nanĉano troviĝas 256, Ŝanhajo 456, ĉefurbo Pekino 1279 km aere laŭ [rompita ligilo].

Kiel prefektujnivela urbego Ŝanĵao estis fondita en 2000.

Uraniominado komenciĝis ekde la fruaj 1960-aj jaroj kaj estis grava por la disvolviĝo de la nuklea arsenalo de Ĉinio. La industrio produktas personaŭtojn kaj aŭtopartojn.

La prefektujnivela milionurbo havas solan universitaton kaj 2 altlernejojn.

Stacidomo

Ŝanĵao estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj al la tutlanda reto, la flughaveno malfermiĝis la 28-an de majo 2017.

La prefektujnivela urbego havas subtropikan musonan klimaton kun milda vetero, abundaj sunbrilo kaj pluvokvanto kun longa senfrosta periodo. La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 14-24 °C. Jare averaĝe pluvas 1901 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas junie.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • sankta monto de la taoistoj
Bildoj pri Ŝanĵao
Registara konstruaĵo
Vojkruciĝo
Butikstrato
Urba trafiko
Urbomuro
Kovrita ponto
Templo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans