Antropologio

scienca studo pri la homo, homa konduto kaj socioj

Antropologio estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio). La vorto "antropologio" deriviĝas de la grekaj vortoj anthropos (homo) kaj logia (scienco).

Antropologio
studfako
universitata studfako Redakti la valoron en Wikidata
socia scienco
v • d • r

Inter la studbranĉoj de antropologio inkludiĝas arkeologio, etnografio, etnologio, lingvistiko kaj sociologio. Subaj fakoj estas ekzemple manĝantropologio, muzika antropologio kaj aliaj.

Lingvistika antropologio estas la studo pri kiel lingvo influas socian vivon. Ĝi estas parto de antropologio, kiu komenciĝis per la klopodo registri lingvojn, kiuj eble malaperos, kaj kreskis dum la lastaj cent jaroj por kovri la plej multajn partojn de kiel lingvo estas konstruita kaj uzata.

Antropologoj

redakti

Institucioj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti